Ŝercaro dekdua
Kiom da listanoj necesas por anstataŭi lum-ampolon?
Unu por anstataŭi la lum-ampolon kaj por komuniki ke la lum-ampolo estis anstataŭita.
Dekkvar por kundividi similajn spertojn pri anstataŭado de lum-ampoloj kaj kiel la lum-ampolo devus esti anstataŭita alimaniere.
Sep por averti onin pri la danĝeroj de anstataŭado de lum-ampoloj.
Sep pliaj por indiki la ortografiajn/gramatikajn erarojn en retmesaĝoj pri la anstataŭado de lum-ampoloj.
Kvin por kritiki la ortografiajn kontrolilojn.
Tri por korekti la kritikojn pri ortografiaj/gramatikaj eraroj.
Ses por disputi ĉu estas "lum-ampolo" aŭ "lumampolo", kaj pliaj ses por kondamni tiujn kiel stultuloj.
Dekkvin por pretendi spertado en la lum-industrio kaj doni la ĝustan ortografion.
Deknaŭ por komuniki ke ĉi tiu grupo ne rilatas lum-ampolojn kaj bonvolu transpreni ĉi tiun diskuton al forumo pri lum-ampoloj (aŭ lumampoloj).
Dekunu por defendi la mesaĝon al la grupo, dirante ke ni ĉiuj uzas lum-ampolojn kaj tial la mesaĝoj taŭgas al ĉi tiu grupo.
Tridekses por debati kiun metodon de anstataŭado de lum-ampoloj estas supera, kie oni povas aĉeti lum-ampolojn, kiu marko de lum-ampoloj funkcias plej bone por ĉi tiu tekniko, kaj kiuj markoj estas misaj.
Sep por komuniki pri la retlokojn kie oni povas vidi ekzemplojn de diversaj lum-ampoloj.
Kvar por komuniki ke la retlokoj estis mise komunikitaj kaj tiam komuniki la ĝustigitan retlokon.
Tri por komuniki pri retlokoj kiujn ili trovis el la retlokoj kiuj rilatas al ĉi tiu grupo, kio faras lum-ampolojn rilataj al ĉi tiu grupo.
Dektri por kunligi ĉiujn ĝisnunajn mesaĝojn, citi ilin entute inkluzivante ĉiujn titolojn kaj subskriboj, kaj aldoni "Ankaŭ mi."
Kvin por komuniki al al grupo ke ili ne plu komunikos ĉar ili ne plu povas toleri la lum-ampolan vortbatalon.
Kvar por diri, "Ĉu ne ni jam pridiskutis ĉi tion antaŭ nelonge?"
Dektri por diri, "Faru Google enketadon pri lum-ampoloj antaŭ ol komuniki demandojn pri lum-ampoloj."
Tri por rakonti amuzan historieton pri sia premiita hundo kaj lum-ampolo.
Kaj...
Unu dormemulo por respondi al la origina komunikaĵo post 6 monatoj ekde nun kaj rekomencigi ĉion denove.
Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo
Jozefino miregas kiam ŝi ekvidas Joĉjon: Sed kial vi venas
hejmen je tiom frua horo, Joĉjo. Ĉu vi estis forsendita el la
lernejo?
Joĉjo: Jes, panjo. Mi estis forsendita ĉar Arturo fumis.
Jozefino: Sed se Arturo fumis, kial oni forsendis VIN?
Joĉjo: Ĉar estis mi kiu ekbruligis lin.
Moviĝema
Baniko miras: Diru, Kruko, kial via edzino neniam portas lipruĝaĵon?
Kruko: Ho, ŝi ne povas senmovigi siajn lipojn sufiĉe longe por meti ĝin.
Juda Anekdoto el la Cara Ruslando
(Enkonduko: Dum parto de la 19-jarcento oni ne permesis al judoj
ekloĝi en Peterburgo, ĉefurbo de Rusio. Laŭ la leĝo
la posedantoj de gastejoj devis informi al la Cara polico, dum ne pli ol
12 horoj, pri ĉiu nova alveninta judo. Pro tio judoj kaptitaj de la
polico kutimis diri, ke ili troviĝas en la urbo dum malpli ol 12
horoj.)
Noktomeze alvenis policanoj al unu de la peterburgaj gastejoj kaj
kaptis tie kelkajn judajn komercistojn, kiuj ne havis oficialajn
loĝpermesilojn. Dum la gestejestro flustre diskutis kun la
ĉefpolicano pri la alteco de la ŝmirmono, sidis la polica
oficisto kaj verkis la protokolon. Li demandis la unuan judan gaston:
"Kiam vi venis al la urbo?"
Respondis la homo: "Antaŭ 6 horoj".
"Kaj vi?", li demandis la duan judon.
Respondis li: "Antaŭ 4 horoj".
La tria demandito respondis: "Antaŭ 2 horoj". La kvara: "Antaŭ unu horo".
Ridetis la oficisto kaj diris: "Judaĉoj, ĉiunokte mi aŭdas la samajn respondojn de viaj samgentanoj. Jam tedis al mi ili. Ĉu neniu el vi havas alispecan respondon?"
Respondis la kvina judo: "Sinjoro oficisto, mi ankoraŭ tute ne alvenis..."
Senespera amo
Baniko: Mi neniam sukcesos trovi koramikinon!
Kruko: Jen, sendu anonceton al klubo "Solecaj Koroj".
Baniko: Mi jam faris. Tio ne sukcesis.
Kruko: Kio okazis?
Baniko: Mi kune sendis foton pri mi. Ili resendis ĝin dirante ke ili ne
estas ĝis tiu grado solecaj!"
Jen la steloj, kvazaŭ juveloj... aŭ nudeloj
Kruko kaj Baniko admiras somernoktan ĉielon.
Baniko: Foje kiam mi rigardas la stelojn, mi sentas min sensignifa.
Kruko: Kia koincido! Ankaŭ kiam MI rigardas la stelojn, mi sentas vin
sensignifa!
Aludo al ludo
Joĉjo: S-ino Delkamp, ĉu Toĉjo povas veni ludi futbalon kun ni?
S-ino Delkamp: Ne. Li estas tro malsana por eliri la liton.
Joĉjo: Nu, do... ĉu lia pilko povas veni ludi kun ni?
Ruzulo
Policanoj antaŭnelonge kaptis viron, kiu estis vendanta sekretajn
eliksarajn pilolojn, reklamataj doni eternan junecon.
Dum la polico traserĉas la dosieraron, ili rimarkis ke ĉi
tiu okazo estas la kvina fojo je kiu la viro estas kaptita pro la sama
medikamenta fraŭdo... antaŭe je la jaroj 1794, 1856, 1928 kaj
1983.
Kruko kaj Baniko ĉasas
Kruko kaj Baniko aranĝis ke aviadisto flugigu ilin al Kanado por
ĉasi alkojn. Ili sukcesis pafmorti 6. Dum ili ŝarĝas la
aviadilon por reveni hejmen, la aviadisto diras ke la aviadilo povas
porti nur 4 alkojn.
La ĉasistoj forte kontraŭas tion. "Lastjare ni kaptis ses. La
aviadisto permesis ke ni portu ĉiujn, kaj lia aviadilo estas la
sama ol la via." Malentuziasme, la aviadisto cedis kaj ĉiuj ses
alkoj estis ŝarĝitaj en la aviadilon.
Tamen, eĉ uzante ĝian tutan potencon, la eta aviadilo ne
povis trakti la ŝarĝon kaj la aviadilo malsupreniris. Iel,
ĉirkaŭitaj per la korpoj de alkoj, Kruko kaj Baniko postvivis
la frakason.
Eskapinte la frakasaĵon, Kruko demandis al sia amiko, "Ĉu vi
havas ian ideon pri kie ni troviĝas?"
Baniko respondis, "Mi pensas ke ni estas sufiĉe proksimaj al kie ni
frakasiĝis lastjaron."
POŜTELEFONOJ
Jen konciza historio pri poŝtelefonoj:
1996: Kiam sonoras poŝtelefono de apuda persono: Mi malamas poŝtelefonojn!
1998: Ĉiuj miaj geamikoj havas poŝtelefonojn!
1999: Mi finfine aĉetas poŝtelefonon: Vidu, 50 malsamaj sonor-tonoj!
2001: Mi povas tekstmesaĝi miajn geamikojn!
2003: Mi povas sendi retmesaĝojn, kaj ankaŭ foti!
2005: La homoj povas kontakti min kiam ajn, kie ajn!
2007: Ĉi tiu aĵo neniam ĉesas sonori!
2008: Mi malamas poŝtelefonojn!
Kristana karitato
La pedeleto de iu sakristo rompis ombrelon sur la dors' de kato por puni ĝin pro ia nedecaĵo.
- Kion vi faras? - kriis la pastro lin vidante - Oni devas posedi nigran koron kiel vian por tiele ĝin batadi ... Kompatinda!
- Ĉu? - diris la pedeleto - la kato vias?
La pastro diris - Ne ... sed mias la ombrelo!
Filozofo kaj teologo renkontiĝas
Okazas festo por profesoroj. Inter la ĉeestantoj estas filozofo kaj teologo.
Kiam la teologo renkontas la filozofon, li diras: Mi ĉiam kredis, ke filozofo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie.
La filozofo diras: Ho, mi komprenas. Mi ĉiam kredis, ke teologo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie... kaj trovas ĝin!
Kaŝgapado
Tra la fenestro ulo ĉiuvespere kaŝgapas la najbaran junulinon,
kiel ŝi senvestiĝas en la ĉambro. Iutage sonoras la
telefono: — Halo! Mi estas la najbara junulino, al kiu vi
loĝas vid-al-vide. Mi ne trovas la kalsoneton, ĉu vi ne vidis
hazarde, kien mi metis ĝin?
Konkurso de malsekaj t-ĉemizoj
Baniko: Tiu preĝejo estas tiu en kiu oni starigis
la konkurson de malsekaj t-ĉemizoj, ĉu ne?
Kruko: Tio estis bapto!
Banko: Ho...
Veterprognozo
En Aprilo la aborigenoj de fora regiono de norda Aŭstralio
demandis al sia nova ĉefo ĉu la venonta vintro estos
malvarma aŭ milda. Ĉar li kreskis en moderna komunumo li
neniam estis instruita pri la antikvaj sekretoj. Do, kiam li rigardis
la ĉielon li ne sciis kiel la vintro estos. Tamen, por esti
senriska, li informis la tribon ke la vintro ja estos malvarma, kaj
ke ĉiuj amasigu brullignon por esti pretaj.
Sed, estante praktikema, post pluraj tagoj li ekhavis ideon. Li
telefonis al la Buroo de Meteologio kaj demandis, "Ĉu la
venonta vintro en ĉi tiu regiono estos malvarma?" La meteologo
respondis, "Ŝajnas ke ĉi tiu vintro estos sufiĉe
malvarma."
Do, la ĉefo ordonis al siaj tribanoj ke ili amasigu eĉ pli
da ligno por esti preparitaj. Post semajno li denove telefonis al la
Buroo de Meteologio. "Ĉu ankoraŭ ŝajnas ke la vintro
estos tre malvarma?" La meteologo denove respondis, "Jes, la vintro
estos tre malvarma."
Refoje la ĉefo revenis al sia komunumo kaj ordonis ke ĉiu
amasigu ĉiun troveblan pecon da brulligno. Post du semajnoj
li ree telefonis la Buroon. "Ĉu vi estas absolute certa ke la
vintro estos tre malvarma?" li demandis.
"Tutcerte jes," respondis la meteologo. "Ŝajnas plie kaj plie ke
la vintro estos unu el la plej malvarmaj iam."
"Kiel vi povus esti tiom certa?" demandis la ĉefo.
La vetera spertulo respondis, "Niaj satelitoj raportas ke la
aborigenoj en la Nordo senbride amasigas brullignon, kaj tio
ĉiufoje estas certa signo."
Studento de zeno
Majstro de Zeno ordonis min, "Faru la malon de io ajn kiun mi diras al vi."
Do, mi ne faris tion.
La maristo kaj la pirato
Maristo kaj pirato renkontiĝas en drinkejo, kaj jen ili ekrakontas siajn maraventurojn. La maristo rimarkas, ke la pirato havas lignokruron, manhokon kaj surokulan ŝirmilon. Li scivolemas kaj demandas:
- Kial vi havas lignokruron?
La pirato klarigas:
- Ni estis en la mezo de martempesto. Enorma ondo supren pasis supre de la ŝipo kaj ĵetis min al la maro. Mi falis en la mezon de ŝarkoj, luktis kontraŭ ili, kaj mi sukcesis reiri al la ŝipo, sed ŝarko buŝprenis mian kruron.
- Kia rakonto! Sed, kaj kio pri la manhoko? Ĉu ankaŭ pri la manhoko kulpis la ŝarko?
- Ne, la manhoko estas pro alia rakonto. Ni albordiĝis malamikan ŝipon kaj, dum mi luktis, kvar maristoj ĉirkaŭis min. Mi sukcesis mortigi tri, sed la alia tranĉis mian manon.
- Kaj kio pri la okulŝirmilo?
- Tio estis pro mevo, kiu fekis en mian okulon.
- Ĉu vi perdis la okulon nur pro la fekanta mevo!?
- Nu... tiu estis mia unua tago kun la manhoko...
11 Januaro 2009 modifita, de Ailanto kompilita.