Ŝercaro sepa


Virinoj...

Virino dum 10 jaroj penegas por ŝanĝi la kutimojn kaj trajtojn de karaktero de sia edzo, kaj poste plendas, ke li ne plu estas tiu homo, al kiu ŝi edziniĝis antaŭ 10 jaroj...


Plaĉa reago

En nudistejo, oni prezentas al Vilhelmo belan junulinon.
Li diras al ŝi: Mi tre ĝojas renkonti vin.
Rigardante malsupren, ŝi respondas: Jes, mi vidas!


Viagra 1: Skua problemo

Jozefino skribas al kuracisto...

Estimata sinjoro kuracisto, la Viagra freneziĝis mian edzon! Li sekvas min ĉien, senĉese seksumemas... nemirige en dormoĉambro tutnokte, sed ankaŭ tage en banĉambro, en kuirejo... en ĝardeno... en lifto de grandmagazeno! Ĉu vi povos fari ion kontraŭ tiu problemo? Mi atendas vian afablan respondon.

P.S. Bonvolu pardoni mian misan manskribadon.


Distraĵo

Juna Josefino sendas retmesaĝon al unu el siaj amikinoj: "Kara, vi ne povas imagi kiel forte amoras min mia edzo. Ni seksumadas ĉie en la hejmo— en la banejo, en la kuirejo sur la tablo, je la balkono, en la gastejo, eĉ kiam mi laboras per la komputil3^u )i apwmef 30498& &^me/lw owlj e'pjfow"

- Juli per Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Viagra 2: Malsatego

Virino demandas al sia edzo, ĉu li deziras matenmanĝon. "Ĉu lardon kaj ovojn... rostpanon... pampelmuson? Ĉu eble kafon?" Li neas. "La Viagra malmalsatigas min."

Lunĉtempe ŝi demandas al li denove, ĉu li malsatas. "Ĉu ci volas, ke mi preparu supon... salaton... sandviĉon?" Li ne volas. "La Viagra... mi ne estas malsata."

Vespermanĝtempe ŝi ree demandas al li, ĉu li malsatas. "Ĉu vi deziras bifstekon... kolbason... picon?" Kaj denove li neas. "Nu," ŝi respondas, "bonvole forprenu vian korpon de sur la mia... mi malsategas!"


Korekto

Juna fraŭlino: "Ho, S-ro profesoro! Kion povus rakonti tiu ĉi maljuna kverko, se ĝi povus paroli?!"
Profesoro: "Ĝi dirus: pardonu min, mia fraŭlino, mi ne estas kverko, sed tilio."

- The Esperanto Teacher, by Helen Fryer

Forto de la scienco

Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo — tion ĉi mi jam neniel povas kompreni.

- Fundamenta Krestomatio, paĝo 64

Niatempa amo

Mi vin amas... — Sed mi estas malriĉa. — Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis la fino... mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi... — Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon! — Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi pro via mono.

- Fundamenta Krestomatio, paĝo 67

Neantaŭvidita respondo

Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de ĉiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto. Tiu ĉi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li diris: — Junulo, ĉu via patrino neniam estis en Romo? — Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie ĉi estadis.

- Fundamenta Krestomatio, paĝo 82

Dupieda leono

Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo. — Tion povas ankaŭ mi fari, diris unu rigardanto. — Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino. — Jes, egale bone kiel la leono.

- Fundamenta Krestomatio, paĝo 91

Postvivo

Du embrioj interparolas:
— Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post nasko?
— Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.


Eniro senpaga

Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis: "eniro senpaga". Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon: "eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo.

- Fundamenta Krestomatio, 18a eldono, paĝo 58

Tridek jaroj

La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn: "Ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi".
- Fundamenta Krestomatio, 18a eldono, paĝo 59

Jen kopio de radia interparolado, kiu fakte okazis inter usona mararmea ŝipo kaj kanada oficisto antaŭ la Nov-Fundlanda bordo en oktobro 1995. Ĝi estis publikigita la 10an de decembro 1995 de la Chief of Naval Operations...

Usonano: Bonvolu ŝanĝi vian direkton dekkvin gradojn al sudo por eviti kolizion.

Kanadano: Mi rekomendas, ke vi ŝanĝu vian direkton dekkvin gradojn al sudo por eviti kolizion.

Usonano: Ĉi tio estas la estro de usona mararmea ŝipo. Mi ripetas: Ŝanĝu vian direkton.

Kanadano: Ne. Mi ripetas: Vi ŝanĝu vian direkton.

Usonano: ĈI TIO ESTAS LA AVIADILPORTANTO "USS LINCOLN", LA DUA ŜIPO DE LA ATLANTIK-ŜIPARO DE LA UNUIĜINTAJ ŜTATOJ. NIN KUNVOJAS TRI DETRUISTOJ, TRI KROZISTOJ KAJ PLURAJ HELPŜIPOJ. MI POSTULAS, KE VI ŜANĜU VIAN DIREKTON DEKKVIN GRADOJN NORDEN, T.E. UNU KVIN GRADOJN AL NORDO; ALIOKAZE KONTRAŬAGOJ ESTOS FARITAJ POR GARANTII LA SEKURON DE ĈI TIU ŜIPO.

Kanadano: Ĉi tio estas lumturo. Estas via vico.

Enesperantigita de Malte Milatz

Ĉiulingva

Kruko ferias en malgranda franca marborda urbo. Li rimarkas sur la pordo de la hotelo jenan ŝildon, "Ici, on parle toutes les langues" (ĉi tie oni parolas ĉiujn lingvojn). Li miras, ĉar li scias la francojn nelingvemaj. Li provis alparoli la servistojn bervale, sed ili nenion komprenis. Li provis ankaŭ angle, itale, kaj germane, sen ajna rezulto.

Li decidas plendi ĉe la hotelestro: Vi anoncas ke ĉi tie oni parolas ĉiujn lingvojn, sed via servistaro kapablas paroli nur france. Kiu do parolas ĉi tie ĉiujn lingvojn?

La hotelestro aplombe respondas: La klientoj!

- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Malnovaj paperoj

Sekretario de la Centra Oficejo — al la direktoro:
- Se mi neniigos ĉiujn paperojn, kiuj kuŝas en la arkivo kaj kiuj aĝas pli ol 20 jarojn, liberiĝos amasego da uzebla spaco.
La direktoro:
- Perfektega ideo! Nepre tiel faru. Sed por esti pli sekura antaŭ neniigo nepre faru fotokopion de ĉiu papero.
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Laboremo

"Kion mi vidas!?" eksklamas s-ro oficestro Kacovic. "Eĉ dum la laboro vi manĝadas! Vi vere estas manĝemulino."
"Kontraŭe, ĉefo!" respondas Lio. "Eĉ dum la manĝo mi laboradas. Tia laboremulino mi estas!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Klaĉulino

Jozefino, kiu posedas bone funkciantan langon, revenas de la vendoplaco.
"Mi estis kun nia najbarino," ŝi rakontas al Kruko, kiu volas nur legi sian taggazeton, "sed ŝi estis tute sen bona takto. Imagu ke ŝi oscedis almenaŭ dekfoje survoje!"
"Atendu, karinjo," interrompas Kruko ŝian vortofluon, "eble ŝi tute ne oscedis, sed nur volis diri ion mem...."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Ĝis revido

Kruko hejmenserpentumas post ioma malsobriĝumado, kaj survoje preterpasas policiston.
"He, sinjoro!" admonas la policisto. "Vi ne devus tiom drinki. Mi sugestas ke vi iru rekte hejmen."
"Sinjoro policisto," digne (kaj kolere, ĉar li ja hejmencelis) diras Kruko, "ĉu oni rajtas diri al policisto idioto?"
"Ne, tion vi ne rajtas."
"Kaj ĉu oni rajtas diri al idioto policisto?"
"Nu, tio ne estas malpermesita."
"Do, ĝis revido, sinjoro policisto!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Virta fratino (riproĉe): "Vi porko! Vi prenis la pli grandan pomon!" "Nu — kiun vi mem estus preninta, se la elekto estus al vi?" "La pli malgrandan, kompreneble!" "Do kial brui? Ĝuste tiun vi nun havas!"
- Step by Step in Esperanto § 1125

Konduto

Kruko kaj Baniko sidas en fiŝrestoracio. La kelnero alportas la menditajn fiŝojn sur plado, kaj li prezentas ĝin unue al Kruko. Sen longa pripenso, Kruko prenas la pli grandan fiŝon kaj komencas manĝi. "Kruko," Baniko ĉagrenite flustras, "mi ĝis nun ne sciis ke vi havas tiel aĉan konduton."
"Mi ne komprenas kion vi volas," Kruko manĝante diras.
"Do mi klarigu al vi!" Baniko deklaras. "Kiam oni ofertas al bonedukita homo pladon kun granda kaj malgranda fiŝoj, au io simila, li prenas la malgrandan."
Kruko kapjesas kaj demandas, "Kaj se la kelnero estus prezentinta la pladon unue al vi, kiun do vi prenus?"
"Kompreneble, la malgrandan!"
"Kial vi do lamentas? Vi ja havas la malgrandan!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Mastrino, dungante novan ĉambristinon, demandas:
- Diru, mia kara, ĉu vi amas papagojn?
- Ne maltrankviliĝu, sinjorino, mi manĝas ĉion.

Bankistaj demandoj

Bankisto petis sian klienton viziti la oficejon por diskuti sian konton.
"Viaj monaj aferoj terure malordiĝas!" akuzis la bankisto. "Via konto estas elĉerpita, via pruntaĵo postmaturas."
"Jes," suspiris la kliento, "mi scias tion. La kialo estas ke al mia edzino tute mankas disciplino pri elspezado."
"Sed kial vi permesas al via edzino elspezi pli monon ol vi fakte havas?", demandis la bankisto.
"Diri libere," respondis la kliento,kun plua suspiro, "estas ĉar mi preferus disputi kun vi ol kun ŝi."

Mallonga surteriĝejo

Juna bervala piloto estas finonta sian unuan komercan flugon, sed li tute ne konas la flughavenon kie li devas surteriĝi. La ĉefpiloto avertas lin: Fiĉjo, mi bone konas tiun ĉi surteriĝejon — mi perdis plurajn amikojn pro ĝi. Oni povus kredi ke la konstruintoj volis ŝpari makadamon, ĉar la kurejo estas apenaŭ sufiĉe longa. Vi nepre devos eksurteriĝi je la unua metro de la kurejo, aŭ ni havos katastrofon!

Ŝvitegante, la juna piloto firmege tenas la stirilon, kaj la radoj tuŝas la grundon je la limito inter la makadamo kaj la herbo. Li tuj inversigas la reaktorojn kaj premegas la bremsojn. La radoj fumegas, kaj la aviadilo haltas je malpli ol unu centimetro de la fino de la kurejo!

La juna piloto triumfe ekkrias: Mi sukcesis! Mi sukcesis, je la barbo de Zamenhof! Ho, fek, mi ne kredas tion! Estas vere ke tiu ĉi malbenita surteriĝejo estas mallonga! Sed, ho, kiom ĝi estas larĝa!


D: Kiom da esperantistoj necesas por instali ampolon?
R: Kion? Ĉu ampolo estas oficiala vorto???
- Kial vi ploras, fraŭlino? Ĉu ankaŭ via karulo formarŝis kun la armeo?
- Jes, ĉiuj kvin!
Edzo: Ĉu io brulas?
Edzino: Jes, la kuko en la forno. Sed mi ne povas ĝin elpreni, ĉar laŭ la recepta libro ĝi devas resti tie ankoraŭ dek minutojn.

Ŝarĝo

Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre. Daŭrigante la iradon, Afanti ŝvitegis sub la ŝarĝo. Tion vidinte, la reĝo ŝercis: "Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por azeno." Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: "Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj!"
- Rakontoj pri Afanti, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982

Saĝo

Oni fanfaronis al Afanti, dirante, ke iu juĝisto, kiu antaŭ nelonge venis en la loĝkvartalon, estas tre saĝa kaj inteligenta. "Tio eblas," ridetis Afanti, "ĉar lia kapo estas plena de saĝo pro ĝia malofta uzo."
- Rakontoj pri Afanti, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982

Kiu estas pli frandema?

Iu bienulo intencis moki Afanti. Li do aĉetis multe da akvomelonoj por regali Afanti kaj aliajn. La bienulo senĉese invitis ĉiujn al manĝado kaj samtempe ŝtele ŝovis antaŭ Afanti siajn postmanĝajn ŝelojn. Post la manĝo la bienulo ŝajnigis sin surprizita kaj kriis: "Amikoj, rigardu, kiel multe da melonaj ŝeloj kuŝas antaŭ Afanti! Li manĝis pli multe ol ni ĉiuj! Kia frandemulo li estas!" Ĉiuj ridis.

"Ha, ha, ni rigardu, kiu fakte estas pli frandema!" diris Afanti kun rido. "Kiam mi manĝis melonon, mi ne manĝis la ŝelon, dum sinjoro bienulo eĉ la ŝelojn formanĝis. Rigardu, antaŭ li restas neniu ŝelo!"

- Rakontoj pri Afanti, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1982

En aeroplano oni anoncas per interna komunikilo:
Ĉu estas kuracisto inter pasaĝeroj?
Unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon.
Post iom da tempo nova anonco:
Ĉu estas piloto inter pasaĝeroj?
- Andrej NOMADO kaj Harri SALTANTO

23 Aprilo 2005 modifita, de Ailanto kompilita.