Ŝercaro oka
La patroj
Kruko kaj Baniko, laŭ feliĉa hazardo, fariĝas samtempe
patroj. Ili renkontiĝas en la preferata drinkejo. "Ho!" ekkrias
Baniko. "Kio okazas ĉe vi? Vi aspektas lacega!"
"Jes," oscedas Kruko, "la nova bebo vekiĝas ĉiunokte
kriegante, kaj dum horoj neniu povas dormi en la domo. Sed vi aspektas
freŝega."
"Fakte, jes," respondas Baniko, "ĉar mi trovis metodon por
redormigi la idon: mi ĵetas ĝin en la aeron unu- aŭ dufoje,
kaj tio tuj trankviligas ĝin."
"Nur tion?" miras Kruko.
"Jes, nur tion," kontentas Baniko.
Do, Kruko decidas provi la metodon de Baniko. Kiam la bebo ekploras,
Kruko prenas ĝin kaj ĵetas ĝin en la aeron. Sed ĝi
ne trankviliĝas, eĉ pli forte ploras. Kruko reprovas,
reprovas, eĉ dekfoje reprovas, sen la esperata rezulto: la bebo
daŭre ploregas.
La sekvan tagon li denove renkontas Banikon:
"Ho," riproĉas Kruko, "via truko ne funkcias!"
"Ĉu vi ĵetis ĝin en la aeron?" scivolas Baniko.
"Jes, dekfoje!"
"Strange." pripensas Baniko. "Ĉe mi, tio sukcesas ĉiufoje. Sed
endas mencii ke ĉe mi la plafono estas iom malalta...."
Helpemo
Niaj bervalaj amikoj promenas en parko. Ili
ekvidas hundon kiu lekas siajn ĉurovojn.
Kruko: Ho, mi ŝatus povi fari tion!
Baniko: Bone, mi tenos la hundon por vi!
Balbutulo
Ulo venas al iu departemento. Tie oni demandas lian nomon.
- Mi estas P-p-p-p-petro Sm-m-m-m-mirn-n-n-nov!
- Pardonu min, ĉu vi estas balbutulo? ĝentile demandas la oficisto.
- Ne. Balbutulo estis mia patro, sed tiu, kiu registris mian naskiĝon, estis idioto!!!
Kunsentemo
Kruko estas sur aŭtovojo, kiam haltigas lin motorcikla
vojpolicisto. "Vi iradis multe tro rapide, sinjoro," diras la policisto
malfermante sian punlibron. "Tio kostos al vi 40 eŭrojn." Jozefino
sur la malantaŭa sidilo de la aŭto malice kriis: "Bone!
Donu al li grandan punon, sinjoro policisto! Li estas senindulga,
malĝentila, kaj riskema veturanto!" La policisto demandas al Kruko:
"Ĉu via edzino?" Kiam Kruko melankolie kapjesas, la policisto
refermas sian punlibron kaj diras: "Forveturu, frato!"
Pri la komenco de la vivo...
Pri la komenco de la vivo, foje kunvenis tri amikoj por trinki ion
kaj diskuti la aferon. Unu estis evangelia, la alia katolika, la tria
estis... kiu ajn alia religiano. La unua el ili diris, ke la vivo
komencas je la konceptado. Alia diris, ke la vivo komencas je la
naskiĝo. Kaj la tria opiniis, ke la vivo komencas kiam la plej juna
filo lasos la patran hejmon, kaj prenas kun si la hundon!
Rekruto
Kiam Kruko devis soldatservi, li provis liberiĝi de tiu devo,
deklarante dum sankontrolo al la kuracisto ke li estas miopulo.
'Sed vi ne havas okulvitrojn,' tuj rimarkigis la militserva kuracisto.
'Kiel vi do volas pruvi vian aserton?'
Kruko iom hezitis, poste ĉirkaŭrigardis.
'Bonvolu rigardi al la plafono,' li subite diris, 'tie en la angulo. Ĉu
vi tie vidas la etan muŝon?'
'Jes,' la kuracisto ridetante atestas, 'mi bone vidas ĝin.'
'Sed mi ne,' Kruko kontente deklaras.
Du portretoj
Fraŭlo kun fraŭlino iras al oficejo por registri sian
geedziĝon. Subite la fianĉino malrapidigas la paŝojn kaj
iomete konfuziĝinte diras:
Karulo, mi volas konfesi al vi, ke mi havis amaton.
Karulino, tio ne...
Ne interrompu min! Jen memore al tiu knabo mi tatuis lian portreton
sur mian mamon.
Post iom da tempo ŝi denove malrapidigis la paŝojn. La fianĉo
kun miro ekrigardas al sia estonta edzino:
Ĉu vi havis ankoraŭ alian?
Jes, mi havis, karulo. Kaj lian portreton mi tatuis sur la alian
mamon.
La estonta familia kapo histerie ekridegas.
Kial vi tiel? ofendiĝis la estonta edzino. Ĉu
vi freneziĝis?
Tute ne... Mi nur imagas, kiel kripliĝos iliaj vizaĝoj
post dudek jaroj...
Kaptilo
Instruisto de religio diras:
Hodiaŭ ni parolos pri mensogo. Kiu el vi legis 79an predikon
de la sankta Mateo?
Preskaŭ ĉiuj lernantoj levis la manojn.
Jen vi vidas! La 79a prediko de la sankta Mateo tute ne ekzistas.
Nur ses sakramentoj
Instruisto de religio demandas knabon:
Kiom da sakramentoj vi scias?
Ses, sinjoro instruistino.
Ne ses, sed sep.
La patrino diris, ke geedziĝo kaj pento estas la sama.
Li scias la signifon
En lernejo instruistino admonas knabeton:
Peĉjo, kie vi aŭdis tiun fi-vorton? Kial vi ripetadas
ĝin, eĉ ne sciante ĝian signifon?
Mi scias. Ĝi signifas, ke la motoro denove ne ekfunkciis.
VIVU KRIMULOJ!
Viro sonas ĉe la pordo. Malfermas Kruko.
Varbanto: Bonan tagon, sinjoro. Mi varbas por kvartala asocio. Eble vi ŝatus fariĝi ano? Por dumviva membreco oni kotizas nur dek eŭrojn.
Kruko: Kia estas via asocio?
Varbanto: Asocio por Malmultigo de Krimoj.
Kruko: Ne, mi verŝajne ne aniĝos al asocio kun tia celo.
Varbanto: Kial ne?
Kruko: Ĉar el krimoj mi ja havas mian vivsubstancon.
Varbanto, ŝokita: K-kion? Ĉu vi do estas krimulo?
Kruko: Ne, sed... policisto!
Teroristoj
La sekreta sekur-servo de Rusio eltrovis, ke la internacia terorisma grupo
"Al-Quaida" preparas novan konsternan atakon kontraŭ Usono. En la sekva
prezidenta balotkampanjo speciale instrukciitaj teroristoj-elektantoj devos
aranĝi la venkon de Ĝorĝ Buŝ.
Manlibro
Kio okupas la lastajn paĝojn en manlibro pri uzado de Trabant?
Horaro de trajnoj kaj busoj.
Mon-perlaborado
Debatas du kandidatoj je la prezidanta posteno de UEA. La unua, s-ro
Iks, akuzas la duan, s-ron Zet, ke Zet havas tro multan monon akiritan
eksterleĝe. Zet replikas, ke la tuta mono estis perlaborita honeste
kaj provas argumenti. Iks interrompas lin:
Tio estas absurdaĵoj! Ekzistas nur unu rimedo de honesta
mon-perlaborado.
Zet: Do, kio estas ĉi tiu rimedo?
Iks: Jen! Mi certis, ke vi ne scias ĉi rimedon!
Firmao
Granda komerca firmao. Striktaj labor-reguloj. Ĉiuj oficistoj
venas tre frue matene kaj foriras tre malfrue vespere. Kaj en iu tago
unu el la oficistoj venis ekzakte je 09:00. Ĉiuj senkomprene
grumbletis. La oficisto foriris je 18:00. Ĉiuj denove iom grumblis,
sed decidis, ke okazis io terura ĉe li hejme. Sed sekvatage
ripetiĝis la samo, kaj denove, kaj denove... Liaj kolegoj finfine
decidis diri al li, ke lia konduto estas senprecedence agaca. Post
aŭskultado de ĉiuj sufiĉe akraj vortoj, la "ribelinta"
oficisto time diris:
Hej, knaboj, trankviliĝu, ja mi FERIAS!
En aviadilo
Kapitano de aviadilo anoncas:
Nia aviadilo ĵus alteriĝis en la flughaveno "Ben Gurion" de
Tel-Aviv. Ni dankas vin pro tio ke vi uzis la flugkompanion "El Al". Mi
petas ĉiujn ne stariĝi kaj ne ŝalti porteblajn telefonojn
ĝis la aviadilo plene haltos. La homojn, kiuj sidas en siaj lokoj,
mi gratulas okaze de Kristnasko. Mi deziras al vi agrablan gastadon en
nia lando! La homojn, kiuj staras ĉe la elirejo kaj parolas per
porteblaj telefonoj, mi gratulas okaze de Hanuko kaj bonvenu
hejmen!
Nomo
Du sinjorinoj, amikinoj de pluraj jardekoj, vican fojon rekontiĝis por
kartludi. Unu diras al la alia:
Pardonu... mi petegas vin ne koleri... mi scias, ke ni amikas jam dum
multegaj jaroj, sed mi ne povas rememori vian nomon. Ĉu vi bonvolus
memorigi ĝin?"
La dua kelkajn minutojn kolere rigardas la forgesintinon, kaj fine diras:
Ĉu vi urĝe bezonas tion scii?
Ovojn
Kruko staras en plenplena tramo apud sidanta maljuneta virino. La
seĝo apud la virineto estas okupata de plasta saketo. Finfine, Kruko
audacas demandi la virinon:
Sinjorino, ĉu vi permesos al mi sidi sur via saketo?
Kompreneble, sed atentu la ovojn.
Kial, ĉu vi havas ovojn en tiu plasta saketo?
Ne. Najlojn.
Ĉu kokras?
Panjo demandas plorantan filinon:
Kial vi ploras? Ĉu Peĉjo kokras vin?
Bedaŭrinde, ne nur Peĉjo kokras min!
Forgesemo
Kruko promenas sur la ĉefstrato de Bervalo, kiam barbhava sinjoro lin salutas.
"Diru, sinjoro," demandas la barbulo, "sed ĉu ni ne kune frekventis la mezlernejon Kazimiro Bein?"
"Mi ja estis en mezlernejo Kazimiro Bein," respondas Kruko konsternite. "Sed mi ne memoras ke en mia klaso estis barbulo!"
Kuzo riĉa kaj kuzo malriĉa
Du kuzoj sciis, ke pola radio elsendos esperantan kurson, do ili
decidis aŭdi ĝin por lerni esperanton. La riĉa kuzo
aĉetis altkvalitan radioaparaton, kun parabola anteno ktp,
la malriĉa kuzo aĉetis radioaparateton, kiu kostis 1,99
realojn. Post unu semajno ili renkontiĝas...
La riĉa kuzo diras: Saluton, kiel vi fartas?
La malriĉa kuzo respondas: Ŝzzzŭijjiŝŝŝzz!
La duono
Kruko laboris ĉe Heroldo de Bervalo kiel redaktisto pri
urbaj aferoj. Li tre kritike raportis pri kunsido de la bervala
konsilantaro, kaj finis sian kritikon per la aserto: "La duono de la
urba konsilantaro evidente estas idiotoj."
La urbestro skribis leteron al la ĉefredaktisto, postulante
reprenon de la tute malvera aserto.
En la sekva numero de Heroldo de Bervalo, Kruko publikigis la
jenan reprenon: "La aserton kiun mi skribis en la antaŭlasta
numero pri la urba konsilantaro mi reprenas, kaj volonte asertas ke
la duono de la urba konsilantaro ne estas idiotoj!"
Pluvas
Jaĉjo, eniru domon, ĉar pluvas!
Ne gravas, pluvas ankaŭ ĉi tie.
Monujo
Aŭskultanto vokas radiostacion:
Saluton!
Saluton.
Mi trovis monujon kun 10,000 dolaroj kaj kun pasporto je la nomo
de Kruko Krokesko... mi ŝatus dediĉi kanton al li!
Ŝipo
Eleganta kaj riĉa ŝipo preterpasas malgrandan insulon sur la
oceano, en la mezo de nenie. Sur la insulo, nudpieda barbulo saltas,
krias, ekbruligas fajron...
Kio estas tio? demandas turisto la kapitanon.
Mi ne scias, sed ĉiufoje, kiam ni pasas apud tiu insulo, li
freneziĝas.
Parolas infanoj, 1
Kion aĉeti por vi okaze de naskiĝtago?
Aĉetu sondiskojn, avinjo.
Sed mi ne scias kiajn.
Vi petu aŭskulti. Kaj elektu la plej malplaĉajn.
Parolas infanoj, 2
Sesjara Tomĉjo ne povas kompreni, kion balbutas lia unujara frateto.
Malkontenta li turnas sin al la patrino: "Panjo, ĉu vi estas certa,
ke li estas litovo?".
Jubileo
La direktoro de la muziklernejo diras al la infanoj:
Lernantoj, hodiaŭ ni festas la naskiĝtagon de Wolfgang
Amadeus Mozart. Pro respekto al li, hodiaŭ ni ludos neniun lian
verkon.
La benko
Kruko kaj Baniko kunposedas somerdometon, kaj pasigas tie siajn
feriojn. Ĉiujare okazas same: dum Baniko okupiĝas pri la
ĉiam-necesaj riparoj kaj farbado, Kruko simple prenas bonan
libron kaj sidas sur la lignan benkon antaŭ la domo. Ĉijare,
Baniko decidas reagi. Frumatene li dike farbas la benkon. Dum Kruko
legadas, Baniko apudiĝas kaj demandas, "Ĉu la libro estas
interesa?"
"Jes," respondas Kruko. "Ege."
"Kaj ĉu vi bone sidas?"
"Jes. Tre komforte."
"Diru, Kruko, kiel estus sidi sur benko freŝe farbita?"
"Tio estus malagrabla afero," diras Kruko eĉ ne levante la kapon.
"Ĉu vi kredas?" incitas Baniko.
"Jes. Precipe se oni portas novan pantalonon."
Baniko ne plu eltenas, kaj ĝoje ekkrias, "Ho! Mi ja hodiaŭ
matene farbis la benkon sur kiu vi sidas!"
Sed Kruko apenaŭ atentas, nur mallonge respondas, "Tion mi scias."
"Kaj vi tamen sidas sur la ankoraŭ malseka benko!?" miras Baniko.
"Kial ne?" flegme kapjesas Kruko. "Mi ja surmetis vian novan pantalonon!"
Biciklo
Kruko vizitas Londonon. Antaŭ la Palaco, li apogas sian biciklon sur
la muron kaj komencas rigardi ĉirkaŭe. Policisto admonas lin:
- Sinjoro, ne lasu tie la biciklon. Tuj devos veni la reĝino.
- Ne gravas. Mi metis la ĉenon.
20 Marto 2004 modifita, de Ailanto kompilita.