Ŝercaro dekunua
Elekto
— Elektu: aŭ mi, aŭ biero!
— Kaj kiom da biero?
Juda logiko
Post monatoj de intertraktado kun la aŭtoritatoj, iu Talmudisto
(judo kiu dum jaroj kunstudas la Talmudon en judreligia seminaro) de
Odeso finfine akiris permeson viziti Moskvon.
Li surtrajniĝis kaj trovis liberan lokon. Ĉe la sekvanta
haltejo envenis juna viro kaj sidiĝis proksime de li. La judo
rigardis la novan najbaron kaj pensis: Tiu ĉi ulo ne aspektas
kiel kamparano. Kaj se li ne estas kamparano, li probable venas de
ĉi tiu distrikto. Se li venas de ĉi tiu distrikto, tiam li
devas esti judo, ĉar finfine ĝi estas juda distrikto.
Sed de la alia flanko: se li estas judo, kien do li povus iri? Mi
estas la sola judo en nia distrikto, kiu havas permeson veturi al
Moskvo.
Aha, atendu! Ĝuste ekster Moskvo situas vilaĝeto nomata
Samvet, kaj judoj ne bezonas specialan permeson por iri al Samvet.
Sed kial li veturus al Samvet? Li certe estas iranta viziti unu de la
judaj familioj loĝantaj tie. Sed kiom da judaj familioj estas en
Samvet? Aha, nur du- La Bernsteinoj kaj la Steinbergoj. Sed ĉar
la Bernsteinoj estas terura familio, evidente belaspekta ulo kiel li
certe vizitas la Steinbergojn.
Sed kial li estas iranta al la Steinbergoj en Samvet? La Steinbergoj
havas nur filinojn, du, do eble li estas ilia bofilo. Sed se li
estas tia, kiun filinon li edzinigis? Oni diras ke Sara Steinberg
edziniĝis al bela advokato de Budapeŝto kaj Ester
edziniĝis al negocisto el Ĵitomer. Do li devas esti la edzo
de Sara. Tio signifas ke lia nomo estas Aleksander Cohen, se mi ne
eraras.
Sed se li venas de Budapeŝto, tial pro la antisemitismo kiun ili
havas tie, li certe devis ŝanĝi sian nomon.
Kio estas la hungara ekvivalento de Cohen? Tio estas Kovacs. Sed
ĉar ili permesis al li ŝanĝi lian nomon, li certe
devus havi specialan statuson por ŝanĝi ĝin. Kio tio
povus esti? Li certe devus esti doktoriĝinto de universitato.
Nenio malpli ol tio.
En tiu ĉi punkto, sekve de tio, la Talmuda lernanto turnas sin
al la juna viro kaj diras: "Pardonu min, d-ro Kovacs. Ĉu ne
ĝenos vin se mi malfermos la fenestron?"
"Tute ne", respondis la surprizita kunvojaĝanto. "Sed de kie vi
konas mian nomon?"
"Aha", respondis la Talmudisto, "Tio estas memevidenta".
Konsumi kulturon
Kapro serĉas ion por manĝi en rubejo, kaj trovas malnovan kinofilmon.
Ĝi iom snufas ĝin, decidas ke ĝi estas manĝebla, kaj rapide formaĉas ĝin.
Alia kapro vidis tion, kaj demandas: Ĉu tiu filmo estis bona?
La unua kapro respondas: Ne malbona; sed mi pli ŝatis la libron.
Fantomo, ne nur laŭ nomo
Kruko: Ĉu vi scias kial fantomoj malbone mensogas?
Baniko: Kial do?
Kruko: Ĉar ili estas komplete "travideblaj"....
Kiom daŭras?
Blondulino telefonas al turismagentejo:
- Ĉu vi scias, kiom daŭras la flugo de Novjorko al Losanĝeles?
- Nur unu sekundon...
- Dankon.
Kaj ŝi fermas.
Juna leŭtenanto ĉevalrajdis kun sia amantino...
Juna leŭtenanto ĉevalrajdis kun sia amantino tra bela parko.
La leŭtenanto estis tre sinpatia kaj tre enamiĝinta, sed la
ĉevalo iom tro manĝis matene, ĝia stomako ekproduktis
gason, kaj subite tio fariĝis aŭdebla. La juna leŭtenanto
ruĝiĝis kiel sango, li ne sciis kion fari, finfine balbutis:
Pardonu! Ne gravas, respondis la belulino, mi kredis ke faris tion la
ĉevalo!
- Elio MIGLIORINI, "Esperanta Legolibro"
Amika rango en la sango
Kruko: Mi estas tre kontenta.
Baniko: Kial?
Kruko: Mi ĵus aliĝis al la Amikaro de Drakula.
Baniko: Ĉu vere? Kion oni devas fari por aliĝi?
Kruko: Oni simple sendas sian nomon, adreson, kaj sangogrupon.
Sana dum tuta vivo, jen bona objektivo
Kruko: Ĉu vi konas la sekreton kiel konservi bonan sanon dum la tuta vivo?
Baniko: Ne, kio estas?
Kruko: Mortu juna.
Foresto, sed ne forgeso
Jaĉjo, la verŝisto en la Verda Krepusko, diras al Kruko: Do, Baniko
forestas pro afervojaĝo jam du semajnojn. Li iomete mankas al mi. Ĉu ne al
vi?
Kruko: Pasas eĉ ne unu tago en kiu mi ne pensas pri li. Fakte, ankaŭ
hodiaŭ mi tute ne pensis pri li....
Aŭto-anteno
Baniko: Kruko, kio estas tio?
Kruko: Tio estas mia aŭto!
Baniko: Ne, ne la AŬTO. La aĵo maldekstre sur la kapoto.
Kruko: Ho, tio! Tio estas memfarita radio-anteno.
Baniko: Tio estas malnova malpura vestarko!
Kruko: Multaj homoj uzas vestarkoj por radio-antenoj.
Baniko: Ne vestarkoj faritaj el LIGNO!
Por kapto de fiŝo, ne helpos bakŝiŝo
Kruko: Mi provis novan logaĵon hodiaŭ. Mi uzis kaŭĉukajn vermojn.
Baniko: Kaj ĉu vi kaptis ion?
Kruko: Jes, kaŭĉukajn fiŝojn.
Kontraŭ morto — Taŭga vorto
Kruko agonias.
Jozefino plore demandas al la kuracisto: "Ĉu estas neniu espero?"
Kuracisto: "Dependas de tio kion vi esperas."
Perfektulo
"Ho, mi neniam trovos perfektan por mi viron!" plendas Lio. "Mi eĉ ne plu serĉas."
"Kian vi volus?" demandas Jozefino.
"Vi bone scias: iun sufiĉe sagacan por gajni multe da mono, kaj sufiĉe frenezan por elspezi ĉion je mi!"
Jen la steloj, kvazaŭ juveloj... aŭ nudeloj
Kruko kaj Baniko admiras somernoktan ĉielon.
Baniko: Foje kiam mi rigardas la stelojn, mi sentas min sensignifa.
Kruko: Kia koincido! Ankaŭ kiam MI rigardas la stelojn, mi sentas vin sensignifa!
Denove pri bopatrino...
Juna viro diris al sia patrino: "Panjo, mi decidis edziĝi.
Pro la amuzo mi venos vespere al via hejmo kun 3 miaj amikinoj
kaj petos de vi diveni kiun el ili mi elektis por edzino." La
patrino (kiel ĉiam...) konsentis. Vespere la filo alvenis kun
3 ĉarmaj fraŭlinoj. Post la manĝo li demandis: "Nu,
Panjo, kiu estas mia fianĉino?" "La rufharulino", respondis
tuj la patrino. "Nekredeble! Kiel vi sciis tion?" Respondis Panjo:
"Ĉar mi ne povas toleri ŝin."
Incitu, sed ne imitu
Kruko vizitas la zoon, kaj troviĝas antaŭ la gorila kaĝo
kiam ekvento blovas polvon en lian okulon. Por forigi la polvon, li
nature malsupren tiras la suban palpebron.
Subite, la gorilo en la kaĝo ekfrenezas, forŝiras la
ferajn stangojn, saltas sur Krukon, kaj bategas lin ĝis
senkonsciiĝo.
Kiam li rekonsciiĝas, li vidas ke la bestzorgisto metis la gorilon
en alian kaĝon. Kiam li fine kapablas paroli, Kruko klarigas al la
zorgisto la okazaĵon.
La zorgisto kapjesas, kaj klarigas ke en gorila lingvo, tiri la
malsupran palpebron signifas "forfikiĝu".
Kvankam ne serioze vundita, Kruko tamen estas tre malkontenta, kaj
planas manieron por venĝi sin.
La morgaŭon li aĉetas po du grandajn tranĉilojn,
festoĉapetojn, festotrumpetetojn, kaj grandan kolbason. Li metas
la kolbason en sian pantalonon, kaj rapidas al la zoo, ĝis la nove
riparita gorila kaĝo.
En la kaĝon li ĵetas po unu tranĉilon, festoĉapeton,
kaj trumpeteton.
Li scias ke simioj kaj goriloj tre emas imiti la homojn, do li
surmetas sian festoĉapeton. La gorilo rigardas lin, rigardas la
ĉapeton, kaj do surmetas ĝin sur sian kapon.
Tuj, Kruko prenas sian trumpeteton kaj blovas en ĝin. La gorilo
prenas sian trumpeteron, kaj same faras.
Fine, Kruko prenas sian tranĉilon, elprenas la kolbason el sia
pantalonon, kaj rapidgeste tranĉas ĝin dupeca.
La gorilo rigardas la tranĉilon en la kaĝo, rigardas sian
interkruron, kaj... tiras sian malsupran palpebron.
Ne ĉiu festo estas bela gesto
Kruko: Ĉu vi scias kiel naskiĝtagoj similas al alkoholaĵoj kaj cigaredoj?
Baniko: Ne, kiel?
Kruko: Naskiĝtagoj estas agrablaj... sed tro multaj mortigos vin.
Rigardo sen hazardo
Joĉjo biciklas ĉirkaŭ la domaro, vantante sian
kuraĝon al la kunluduloj.
Li rapidege preterbiciklas ilin, kriante: "Rigardu, knaboj, sen la
manoj!"
La amiĉjoj nur modere admiretas.
Li denove fulmrapide preterrulas, ĉifoje kriante: "Rigardu, knaboj,
sen la piedoj!"
Iom pli da admiro amikflanke.
Kaj triafoje, tute freneze li preterraketas la knabojn, la biciklo
subite glitas sur surstrata oleaĵo, kaj Joĉjo fluge
frapatingas rubujegon.
La amikoj alkuras por helpi, sed Joĉjo propraforte ekstaras, fiere
okulas la aliajn kaj diras: "Rigardzu, knavoj, sen la dzentoj!"
Juda svatisto
Svatisto (= edzperanto) venas al la juda malriĉulo Josel
kaj diras: "Mi volas aranĝi geedziĝon al via filo." La
malriĉulo respondas: "Mi neniam enmiksiĝas en la vivo de
mia filo." La svatisto respondas: "Sed la knabino estas la filino de
la granda juda milionulo Rotŝild." La patro diras: "Ho, en tiu
okazo..."
Poste la svatisto iras al S-ro Rotŝild: "Mi havas edzon por
via filino." Rotŝild: "Sed mia filino estas tro juna por
geedziĝi." Svatisto: "Sed tiu junulo jam estas vicprezidanto de
la Monda Banko..." Rotŝild: "Ho, en tiu okazo..."
Fine la svatisto iras al la prezidanto de la Monda Banko: "Mi havas
por vi junan kandidaton por vicprezidanto." Prezidanto: "Sed mi jam
havas pli da vicprezidantoj ol bezonate." Svatisto: "Sed tiu ĉi
junulo estas la bofilo de Rotŝild." Prezidanto: "Ho, en tiu
okazo..."
Judoj ĉiam gajnas
Pola buĉisto anoncas al vico de atendantoj: "Ne estas sufiĉe
da viando por ĉiuj. Judoj... for hejmen!"
La judoj disiras plendante kaj la aliaj restas starante.
Post du horoj la buĉisto revenas: "Hodiaŭ tute ne estos viando.
Ĉiuj... for hejmen!"
La homoj disiĝas. Unu el ili plendas: "Tiuj judoj, ili ĉiam
gajnas."
Plimulto venkas
Unu el la kuracistoj de frenezulejo renkontis en la ĝardeno novulon kaj
alparolis lin:
— Kial vi estas ĉi tie, amiko?
— Nu, sinjoro doktoro, tio rezultas el diferenco de opinioj.
Mi asertis, ke ĉiuj homoj estas frenezaj, kaj ĉiuj aliaj
asertis, ke mi frenezas. La plimulto venkis kaj tial mi nun estas
ĉi tie.
Dio prizorgos
Juda junulino (de ortodoksa familio) venigas unuafoje sian
fianĉon Abrahamo al la gepatroj por vespermanĝo. Post la
manĝo la patrino petas de la patro prezenti al la fianĉo
diversajn enketajn demandojn.
La patro sidiĝas aparte kun Abrahamo kaj komencas "enketi":
Patro: "Kiuj estas viaj vivoplanoj?"
Abrahamo: "Mi studas en Jeŝivo." ("Jeŝiva": multjara juda
seminaro por studi la religiajn skribaĵojn kaj ankaŭ por
fariĝi rabeno).
Patro: "Tre bele, sed kiamaniere vi prizorgos materie mian filinon,
kiu kutimas je sufiĉe alta vivnivelo?"
Abrahamo: "Mi studos kaj Dio zorgos por ŝi."
Patro: "Kaj kiamaniere vi povos aĉeti por ŝi belan
geedziĝan ringon, kiun ŝi ja meritas?"
Abrahamo: "Mi koncentriĝos je la studado kaj Dio prizorgos tion."
Patro: "Kaj kiu prizorgos la estontajn infanojn?"
Abrahamo: "Ne zorgu, sinjoro. Dio prizorgos ankaŭ ilin."
Pludaŭris la interparolo, tiel ke je ĉiu demando de la patro
la junulo respondis per la sama frazo: "Dio prizorgos tion".
Post kiam la fianĉo iris hejmen, la patrino demandis la edzon:
"Nu, kion vi parolis kun li?" Respondis la patro: Li ne havas
laboron; li ne havas planojn; sed la bona afero estas, ke li pensas
ke mi estas Dio.
Ĝena odoro
Joĉjo trovis mefiton, kaj decidis fari ĝin dombesto.
"Sed kie vi metos ĝin," demandas lia amiketo Toĉjo.
"Ho, ĝi loĝos en mia dormoĉambro," respondas Joĉjo.
"Sed ĉu la odoraĉo ne estos ĝena?" scivolas Toĉjo.
"Ho," diras Joĉjo "ĝi simple devos kutimiĝi al tio!"
Riĉa vortstoko
"Mia papago demetas kvadratajn ovojn," diras Kruko.
"Ĉu?!" miras Baniko. "Kaj ĉu ĝi ankaŭ povas paroli?"
"Jes, sed ĝi povas diri nur unu vorton."
"Kiun?"
"AJ!!"
Pezo
Josele eniras poŝtoficejon por sendi pakaĵon al sia edzino.
La poŝtisto: "La pakaĵo estas tro peza. Vi bezonos alian poŝtmarkon!"
Josele: "Kaj ĉu tio faros ĝin malpli peza?"
Ĉe hotelo
Turisto, promenanta apud hotelo, demandas belan knabinon:
- Ĉu vi parolas angle?
- Nur iomete.
- Ĝuste kiom?
- Ducent dolarojn.
7 Novembro 2005 modifita, de Ailanto kompilita.