La lupo
Verkita de Hermann Hesse (1907)
Enesperantigita de William Walter Patterson kaj helpintoj (1999,2000)
Neniam estis tiel kruele frida kaj longdaŭra vintro en la francaj
montoj. Dum semajnoj la aero estis klara, freŝa kaj frida. Tage la
grandaj deklivaj neĝokampoj blankete kuŝis, senfine sub la
brilega blua ĉielo; nokte la luno transpasis super ili... malgranda
klara kolera frosta luno... kaj sur la neĝo ĝia flava brilego
bluetiĝis, aspektis kvazaŭ la esenco de frido. La vojoj kaj
padoj estis dizertiĝintaj, precipe la pli altaj, kaj la homoj
sidis, mallaboreme kaj grumblante en la vilaĝaj kabanoj. Nokte
la fenestroj fosforeskis fume ruĝe en la blua lunlumo, kaj post
nelonge malheliĝis.
Estis por la bestoj de la regiono malfacila tempo. Multaj el la
malgrandaj bestoj kaj ankaŭ la birdoj frostmortis, kaj iliaj
magraj kadavroj prediĝis por akcipitroj kaj lupoj. Sed ankaŭ
la rabobestoj suferis pro malvarmo kaj malsato. Estis malmultaj
lupofamilioj en la regiono kaj la aflikto pli intime bandigis ilin. Tage
ili eliris unuope. Tie kaj tie unu el ili impetis tra la neĝo,
magra, malsata, vigla, tiel sensona kaj kaŝema kiel fantomo,
streta ombro glitas flanke de la lupo en la blankeco. Li turnis sian
pintan muzelon en la venton kaj snufis, kaj de tempo al tempo emisiis
sekan, turmentan ululon. Sed je nokto ili kuneliris kaj la vilaĝoj
ĉirkaŭitis per plendaj ululoj. Brutaro kaj kokaro estis
zorgeme enfermiĝita, kaj pafiloj kuŝis prete malantaŭ
fortikaj ŝutroj. Nur malofte la lupoj povis kaptosalti sur hundon
aŭ alian malgrandan predon, kaj du el la bando jam pafmortigitis.
La malvarmo daŭris. Ofte la lupoj kunpremiĝis por varmiĝi
kaj kuŝis senmove kaj medite, triste aŭskultante al la morta
kamparo ĉirkaŭ ili, ĝis unu el ili, torturita de malsato,
eksaltis kun horora ululo. Tiam la aliaj turnis siajn muzelojn al li kaj
tremis; kaj ĉiuj kune ekululis... terure, minace, morne.
Fine malgranda parto de la bando decidiĝis moviĝi. Frumatene
ili forlasis siajn kavernojn, kolektiĝis, kaj flaris la frostan
aeron dezirplene kaj ekscitiĝeme. Tiam ili startis kun rapida,
regula troto. La restantoj rigardis ilin kun larĝaj vitrecaj
okuloj, trotis kelke da paŝoj poste, haltis, staris je momento
senmove kaj maldecideme, kaj lante reiris al siaj vakaj kavernoj.
Je tagmezo la iranta bando dividiĝis. Tri lupoj turniĝis
orienten al la Svisa Jura kaj la aliaj iradis suden. La triaj estis
belaj fortaj bestoj, sed timeginde marasmaj. Ilia kavaj heletaj
ventroj estis tiel mallarĝa kiel rimenoj, iliaj ripoj elstaris
kompatinde, iliaj buŝoj estis sekaj kaj iliaj okuloj estis
pufiĝitaj kaj senesperaj. Ili profunde iris en la Jura. Je la dua
tago ili mortigis ŝafon, je la tria hundon kaj ĉevalidon.
Ĉiuflanke furiozaj kamparanoj ekĉasis ilin. Timo de la
nekutimaj entrudiĝantoj sterniĝis tra la urbetoj kaj
vilaĝoj de la regiono. La poŝtosledoĉaroj armiĝis;
neniu iris senpafile el vilaĝo al alia.
Ĝuinte tian bonan manĝaĵon, la tri lupoj sentis sin kaj
kontentaj kaj necertaj en la fremda ĉirkaŭaĵoj. Pli
malprudentaj ol hejme iam, ili taglume eniĝis en stalon. La varma
malgranda konstruaĵo pleniĝis pro blekado de bovoj kaj krakado
de lignaj bariloj kaj obtuzabruado de hufoj, kaj la varma malsata
spiro de la lupoj. Sed ĉi tiam personoj agis. Rekompenco estis
metita sur la kapojn de la lupoj kaj intensigis la kuraĝon de la
kamparanoj. Ili mortigis unuan lupon per pafo tra la kolo, la duan per
hakilo. La tria eskapis kaj fuĝis ĝis li falis duonmorta en
la neĝon. Li estis la plej juna kaj plej bela el la lupoj, fiera
besto, forta kaj gracia. Delonge li kuŝis, anhelis. Sangoruĝaj
cirkloj kirlis antaŭ siaj okuloj kaj dolora rasla ĝemo foje
eskapis el lia busho. Li estis trafita sur la dorso per ĵetita
hakilo. Sed li reekregis sin kaj povis ekstari. Nur tiam vidis li
kiom longe li forkuris. Vaste kaj dise estis nek personoj nek domoj.
Antaŭ li kuŝis ega neĝkovrita monto... la Chasseral. Li
decidis ĉirkaŭiri ĝin. Torturita de soifo, li mordetis la
frostan duran neĝkruston.
Aliaflanke de la monto li ekvidis vilaĝon. Noktiĝis,
kaj en densa abiaro li atendis. Tiam li singarde rampis preter
ĝardenobariloj kaj sekvis odorojn de varmaj staloj. Estis en
la strato neniu. Malsate sed timeme li rigardis inter la domojn.
Subite, pafo! Li ekskuis la kapon kaj komencis forkuri, sed tiam dua
pafo batis lin. Sur unu flanko lia blanka ventro makulitis je sango,
kiu gutis regule. Malgraŭ vundo li ekkuris kaj povis atingi
la arbaran monton. Tie li momente haltis por aŭskulti, kaj
aŭdis voĉojn kaj paŝojn de malproksime. Terurobatita,
li rigardis supren de la montoflanko. Ĝi estis kruta, dense
arbara, kaj malfacile eskalita. Sed li ne povis elekti. Anhelante, li
antaŭeniris supren de la kruta muro, dum tiam konfuzo de malbenoj,
ordonoj, kaj lanternlumoj malsupre randiris la monton. Treme la vundita
lupo grimpis tra la arbaro je la lumeto, dum la bruna sango fluetis
malsupren lian flankon.
La frido moderiĝis. La okcidenta ĉielo nubiĝis,
promesante neĝon.
Fine la lacega besto atingis la montsupron. Li staris ĉe la bordo
de granda, klineta neĝokampo nemalproksima de Mont Crosin, altsuper
la vilaĝo de kie li forflugis. Li sentis ne malsaton sed senvervan
persistan vundodoloron. Lia velka makzelo ellasis mallaŭtan
malsanan bojon, lia koro profunde kaj dolore batis; la mano de morto
premis ĝin kiel peza ŝarĝo. Sola abio kun diskreskaj
branĉoj logis lin; tie li sidis kaj forlasite fiksrigardis la
neĝogrizan nokton. Duonhoro pasis. Tiam ruĝa, strange dampita
lumo falis sur la neĝon. Ĝemante la lupo ekstaris kaj
turnis sian belegan kapon al la lumo. Estis la luno kiu, giganta kaj
sangoruĝa, estis leviĝinta sudoriente kaj estis leviĝanta
lante pli alte en la nebulan ĉielon. Dum multe da semajnoj ĝi
ne estis tiom granda kaj ruĝa. Triste la okuloj de la mortata lupo
kroĉis la nebulan diskon, kaj febla dolora horlo aŭdiĝis
en la nokto.
Tiam alvenis lumoj kaj paŝoj. Kampuloj vestita per paltoj,
ĉasistoj kaj knaboj kun peltoĉapoj kaj malgraciaj kruringoj
trete venis tra la neĝo. Triumfanta krio! Ili ekvidis la mortantan
lupon. Dufoje ekpafis; dufoje maltrafis. Tiam ili komprenis, ke la lupo
jam mortantis, kaj saltis sur lin kun bastonoj kaj klaboj. Kaj tiam li
sentis nenion.
Rompinte liajn ostojn, ili trenis lin malsupren al Saint-Immer. Ili
ridis, ili fanfaronis, ili kantis, ili blasfemis; ili anticipis brandon
kaj kafon. Neniu el ili vidis la belecon de la neĝkovrita arbaro,
aŭ la radiantecon de la alta plataĵo, aŭ la ruĝan
lunon kiu ŝvebantis super la Chasseral... kaj kies febla lumo
trembrilantis sur iliaj pafilotuboj, kaj sur la kristala neĝo, kaj
sur la malhelaj okuloj de la morta lupo.
Kun helpo kaj sugestoj de
Klivo Lendon
kaj
Eugenio Fabian.
2 Marto 2002 modifita, de Ailanto verkita.
Esperanto?