Kiam Tozan pesis linon, monaĥo demandis: Kio estas Budho?
Tozan respondis: Tiu ĉi lino pezas tri funtojn.
Hieraŭ mi ricevis pakon sendita de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko: tri funtoj da libroj. De tempo al tempo ELNA malpliigas ĝian stokan eksceson per pofunta librovendado, ne pli ol tri al ĉiu aĉetanto, libroj hazarde elektitaj speciala ĝuo! Ofte estas la libroj donacoj, libroj amitaj sed postlasitaj kiam maljuna Esperantisto adiaŭas la vivon.
La Majstro parolas (la parolo de la granda universala frataro), verkita de Petro Danov, Sevlievo (Bulgario), 1938. Eble la Majstro estas Kristo aŭ eble li estas opo traktata kiel unuo eble ne sed mi opinias ke jes. Eble la libro estas pure kristana, sed Esperanto ne estas mia patrolingvo, kaj ĝis nun mi nur iomete foliumis la libron, do eble mi malpravas.
Mi scias, ke dum presado pluraj paĝoj estas presataj sur ĉiu granda paperfolio. Poste estas la folioj falditaj, kunkudritaj, kaj tiam tranĉitaj laŭ la nekudritaj borderoj. Foje intence, foje akcidente, iuj tranĉitendaj faldoj restas netranĉitaj. Tiu ĉi libro, antaŭlonge kaj malproksime presita, havas paĝojn ankoraŭ ligatajn ĉe la borderoj supraj kaj flankaj. Dek ses paĝoj estis presitaj sur ĉiu folio, ok antaŭe, ok malantaŭe, kvar dekstre maldekstren, du supre malsupren.
Tranĉilo ĉemane, mi pensis Mi estos la unua leganto de tiuj ĉi vortoj, tiuj ĉi vortoj sur tiuj ĉi paĝoj, tiuj ĉi vortoj presitaj antaŭ sesdek tri jaroj. Eble, eble ne. Kiam mi komencis sterni la unuan folion plani la tondojn (dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu!) tiam mi konstatis ke la granda faldita folio estis bindita nur ĉe unu faldo de unu paĝo. La tuta folio apertiĝis supren kaj eksteren, sterniĝis, kaj kuŝis ebene sur la tablo, ankoraŭ ligita al la libro! La paĝoj kiuj ŝajnas malfiksaj, eskapontaj, estis neniam ajn binditaj; la malforta spino kaj malfiksaj faldoj erarigis min.
Ĉu la stranga konstruo estis eraro? Mi ne scias, sed strangmaniere ĝi funkcias. Duono de la paĝoj estas renversita, kaj ili ŝajnas senordaj, sed la deksesoj mem estas ordaj kaj la paĝoj numeritaj, do la pado estas facile spurata. Oni devus malligi tiujn borderojn tre atenteme nur kelkajn kaj plua kudrado necesus, sen kiu la rezulto estus malpli bona ol la originala. Subite mi komprenis La surprizo ne estas, ke dum ses jardekoj la paĝoj restis nelegitaj, sed ke ses jardekoj da legantoj prenis tranĉilojn, pensadis, estis feliĉe iluminiĝita, formetis la tranĉilojn kaj komencis legi pri la Majstro.