Trigon in Circle

THE MANEUVER ENEMY : LINGVO



Esperanto - lingvo de Agresanto

La uzado de Esperanto en la Usona Armeo sonis al mi kiel tute eksterreala rakonto. Kial ne? — demandos min la plej larĝmensaj samideanoj. Nu, eĉ se mi ne rilatas al la angla kiel al "malamiko" de Esperanto, mi konfesas, ke al mia mallarĝa menso tio plu sonis kiel eksterrealaĵo. Mi tamen havis enmane konkretajn eldonitajn dokumentojn, nerefuteblajn pruvojn.

En vendejo de kolektanto pri militistaĵoj mi trovis ekzempleron titolitan The Maneuver Enemy (La Manovra Malamiko, 110 paĝoj, Januaro 1953). Ĝi estas unu el la t. n. FM (Field Manuel), el serio kun centoj aŭ eĉ miloj da praktikaj manlibroj de la Usona Departemento pri Armeo. La specife menciita titolo estas gvidilo por Usonaj trupoj partoprenantaj en strategiaj ekzercoj. Per la nomo Agresanto oni distingis la ekzercan malamikaron. Parto de la Usonaj soldatoj rolis en teamo kiel fikcia lando, la Agresanto, kaj por igi la tuton pli verŝajna, oni ellaboris detalan vivon por ĝi. La libro avertas, ke tiu lando, ties historio kaj registaro estas tute fikciaj, ke ĉiu simileco al iu nacio estas nura koincido. Konkretaj en la militekzercoj estis la apartaj uniformoj, kompleksa sistemo da konvencioj, simboloj kaj... ties oficiala lingvo! Se vi ankoraŭ ne divenis, ESPERANTO estis la oficiala lingvo de la Agresanto.

La celo, nin atentigas la manlibro, estas simple memorigi la soldatojn, ke la realaj malamikoj ne havas la samajn taktikon, kutimojn, bazan filozofion aŭ armilojn kiel ili. Sekve oni povas ankaŭ konkludi, male ol Holivudo supozigas, ke la malamiko ne parolas la saman lingvon de Usonaj soldatoj.

Ĉio estas detale priskribita kaj kun multaj koloraj bildoj: flagoj, farbitaj simboloj sur veturiloj, ĉiurangaj uniformoj, insignoj, medaloj. La nacia koloro? Verda! La nacia flago, blanka kun verda triangulo, tuj pensigis min pri nia provinco Minas Gerais. Ia Minas Gerais de esperantistoj.

Laŭ la priskribo, la Agresanta Armeo formiĝis en 1945, en la fino de la Dua Mondmilito, kiam regis (nur tiam?) malordo en la mondo. Partio, kies nomo estus tradukebla per "Cirklo kaj Trieĝo", estis la reganta "forto", kies naciismo similus al tiu de naziistoj. Ke partio havas simbolon kaj la simbolo enestas la nacian flagon, tio estas nur la plej frapa indiko pri bone konata sistemo, iam pli reala ol imagebla. Oni legas ankaŭ, ke la popolo de la Agresanto estas daŭre sub influo de la Partio.

Kuriozaj detaloj abundas. La Agresanta valuto nomiĝas "fralmato" (?). Unu fralmato, dividita je 100 "centoj" (tiel), egalas al duona Usona dolaro. La libro prezentas la salajrotabelon de la militistoj, de marŝalo (2000 fralmatoj monate) ĝis senranga soldato (90 fralmatoj), kaj eĉ kompletan pensio-sistemon. Kiel tio utilus en la ekzercoj, mi ne kapablas imagi. Oni ekscias, ke pro la rigida kontrolo de inflacio en la areoj invaditaj de la Agresanto, en januaro 1950 la fralmato fariĝis pli forta antaŭ dolaro kaj ekvaloris 0,70 USD. Brazilo vere festus Agresantan ministron pri ekonomio.

LA AGRESANTA LINGVO. La libro "Esperanto, the Aggressor Language" (FM-30-101-1) anstataŭas la samnumeran manlibron kaj du apendicojn el junio 1947. Duono de la libro estas dediĉita al la gramatiko kaj dudirekta vortareto. Oni "rakontas", ke Esperanto estis adoptita kiel la oficiala lingvo de Agresanto. Se ĝi ankoraŭ ne komplete anstataŭis la regionan uzon de la hispana, franca, itala, germana kaj aliaj lingvoj en la regionoj invaditaj, "oni atendas, ke tio okazu en la venonta generacio". Cetere la libro memorigas, ke la adopto de Esperanto mem ne malpermesas, ke Agresantoj uzu (siajn) naciajn lingvojn, do jen ankaŭ en la fikcio konserviĝis la spirito de Esperanto. Tiuj Agresantoj ne estis tiom malinteligentaj...

La "oficiala" lingvo plejparte aperas sub la nomo Esperanto, sed foje oni skribas "Aggressor" (la Agresanta), kiel en vortareto "English Aggressor" aŭ en frazo "Prefixes and suffixes are used in Aggressor as in Esperanto" (Prefiksoj kaj sufiksoj estas uzataj en la Agresanta same kiel en Esperanto). Por la implicite paca ideo de Esperanto, la nomo Agresanto orelfrapas min.

En la vortareto aŭ en ekzemploj mi apenaŭ trovis vorton, kiu ne estas pure Esperanta. Plej grave, niaj fundamentaj 16 reguloj restis netuŝitaj. Mi avertas la malamikojn de niaj supersignoj kaj ceterajn deĵorantajn reformistojn: la Usona Armeo ne decidis uzi ian modifitan Esperanton. ĈIUJ supersignoj konserviĝis. La adjektivoj plu ricevas la finaĵon -j laŭ pluralo. Ĉu eblas pli nesuspektinda pruvo, ke Esperanto estas funkcianta lingvo, tia kia ĝi estas? Se oni simple bezonus simplisman lingvo-skemon por la soldatoj, ĉu la Armeo ne estus uzinta iun reformitan (probable kripligitan) Esperanton? Tio montras, ke ne nur esperantistoj konsideras ĝin sufiĉe taŭga lingvo, tia, kia ni konas ĝin.

En la taktiko-libro 30-102, la mallongigoj estas ĉiuj Esperantaj. La libro montras, ke insignoj de "Flight Engineer" havas literon "A" (laŭ Aviada Inĝeniero) kaj "Gunner" havas literon "K" (Kanonisto). Sur mapoj, militunuoj "Service" reprezentiĝas per simbolo "DE" (Deĵoro), "Weather Observation" per "V" (Veter-observado) kaj "Road Construction" per "VK" (Voj-konstruado), nur por resti je kelkaj ekzemploj. En la vortaro, tabeloj kun esperantigitaj geografiaj nomoj, landoj kaj naciecoj.

Troviĝas ankaŭ listo de ses referencaj verkoj, por la soldatoj, kiuj volus pli kompletan klarigon kaj vortprovizon de la Agresanta, i.a. "Esperanto, the Universal Language" (O'Connor), libro el 1903 (!) kaj "Esperanto Grammar and Commentary", de majoro-generalo George Cox (brita esperantisto forpasinta en 1909).

Kiu tiam havis la ideon enkonduki Esperanton en ekzercojn? Ĉu tion influis la ĵusa kontakto kun Eŭropaj esperantistoj dum la Dua Mondmilito? En franca flugfolio el decembro 1944 mi legis (danke al amiko Jean Amouroux) pri la parolado de leŭt. Charles Simon en kuneno de Pariza E-Grupo ĉe Sorbonne. Usona broŝuro "Kiu estas kiu inter Usonaj esperantistoj" (1945), listigas la fratojn Simon, kiel leŭtenantojn servantaj en Britio kaj Hindio. Ĉu tiuj fratoj iel atentigis altrangulojn pri Esperanto? La sinteno de la nemenciita(j) aŭtoro(j) de la manlibro pri Esperanto estas tute respektema, kaj oni reliefigas, ke ekzistas Esperanto-parolantoj en la reala mondo.

Aliflanke, mi scivolas ĉu la uzado de Esperanto por tiu celo kaj la kampanjo de makartismo iel rilatas. En la komenco de 50aj jaroj oni travivis en Usono momenton kiam la timiga senatano Joseph Macarthy povus akuzi pri komunismo eĉ arbon kun ruĝaj folioj. En tia etoso, estro de la tiama EANA (E-Asocio de Norda Ameriko), kiel rakontas "Esperanto en Perspektivo", startigis en sia organo "Amerika Esperantisto" kalumnian kampanjon pri komunisma infiltrado en UEA. Ankaŭ anglalingve por ekstera publiko! Li evidente estis eksigita de UEA, lia Asocio formortis kaj ĝin anstataŭis paralela kaj ĝisnuna ELNA.

LA FINO DE LANDO. Mi sukcesis trovi en interreto kaj komuniki kun Usona ekssoldato, kiu havis kontaktojn kun skipo de Agresantaj soldatoj. Li konfirmis al mi la informon, kiun mi havis pri la fino de tiu projekto. La Agresantoj konstante deĵoris en tiu sama teamo kaj tial ili estis bonege preparitaj, pli ol la ordinaraj soldatoj, kiujn ili devis trejni. Superaj en la batalekzercoj, tio certe ne estis utila por la animstato de la senspertaj ordinaraj trupoj.

La plej decida faktoro tamen estis la troa entuziasmiĝo de la Agresantoj. Ili havis unikan uniformon kaj propran lingvon, tial ili komencis senti sin parto de ekskluziva komunumo. Lingvo evidente rolis kiel identiga propraĵo. Ili forgesis sian apartenecon al la sama armeo de la ceteraj usonanoj kaj kelkaj ofte provokis disputojn ekster la deĵorhoroj. La provoj teni ilin sub disciplino (porti apartan uniformon estis malpermesate) estis vanaj.

Iaspeca raŭmisma efekto, se la filozofoj de nia movado permesas al mi leĝeraniman komparon, kondukis al la fino de la "lando" kun oficiala lingvo Esperanto.

En la libroj, unu el la plej pensigaj detaloj estas grandlitera averto sur komenca paĝo: "La trupoj rolantaj kiel Agresantoj estas Usonaj soldatoj. Ne vundu ilin nek damaĝu ilian aparataron". Necesis bridi la entuziasmon de la soldatoj, kiel oni faras al infanoj en viglaj ludoj. Alikaze meze de batalo oni povus revi pri gloraj venkoj kaj vundi kunulon. Ho, se ĉiu milito estus tia, se en ĉiu soldata instruo estus la averto: "La trupoj rolantaj kiel Agresantoj estas homoj, same kiel vi, tial ne mortigu ilin"!

de James PITON
el Litova Stelo, n-ro 137, jan-feb 2001
el Brazila Esperantisto, n-ro 311, jun 2000

P.S. "En la 50aj jaroj Esperanton uzis la Usona militistaro. Ĉu kredeble? Ne, nur la senlima imagpovo de nia samideanaro..." Tiel skribis BEL. Tamen tio ne estis pura mito. Tiam laŭ onidiro la Usona ĉefa komando intencis ŝajnigi sian manovran militludon pli reala, kaj pro tio misuzis Esperanton. La atakema, "malamika" armeo uzus fremdan lingvon, nekompreneblan por defendo, por nacia armeo. Kaj tiu malamika fremda lingvo estus Esperanto.

Mi ne scias, ĉu la Usonaj militistoj fakte havis tian planon, aŭ ĉu ili ĝin efektivigis. Sed restas fakto, ke en la esperantistaj medioj oni pasie diskutis la miraklan (negativan) efekton por nia movado, se Esperanto estus "rang-alt-igita" al la kategorio de malamika lingvo. Krom tio, la armeo certe masakrus nian idiomon, adaptante ĝin al siaj celoj.

de Bertino GOERNER

Ĉi tiu artikolo, iksisma, iomete nesama, ankaŭ troviĝas ĉe Eventoj n-ro 197 kaj Eventoj n-ro 198.