La "Banshee"


La "Banshee"

Antikva Kredaĵo Irlanda

D. W. M. Jenkins

La vorto "Banshee" signifas, speciale, la virino de la raso feina, ĉar la radikvorto estas "van" (kiu signifas "la Virino"—"la Belulino); tiun-ĉi radikon oni trovas en la vorto Venus. Shilo-Van—"la filo de Virino"—estis unu el la nomoj de Buddha, kaj kelkaj aŭtoritatuloj asertas, ke en la Irlanda nomo Sullivan (Sulli-van) sin trovas tiu-ĉi malnova nomo de Buddha.

Kiel la Leanan-Sidhe estis la akceptita spirito de vivo, donante inspiron al la poeto kaj la muzikisto, tiel la Ban-Sidhe estis la spirito de morto, la plej fantoma kaj timiga el ĉiuj feaj estaĵoj.

Nu, nur kelkaj familioj kun antikvaj nasklinioj, aŭ tiuj, kiuj posedas la donacon de muzik- aŭ kant-arto, estas prizorgataj de tiu ĉi spirito; pro tio, ke la muziko kaj la poeziarto estas donacoj feinaj, kaj la posedantoj de ili montras parencecon al la spirita raso—tial ili estas observataj de la Spirito de Vivo, kiu estas profetado kaj inspirado, kaj la Spirito de Sorto, kiu malkaŝas la sekretojn de la morto.

Kelkafoje la Banshee sur sin prenas la formon de dolĉa kantanta virgulino, kiu mortis dum infaneco, kaj estas ricevinta mision de la nevideblaj povoj fariĝi la antaŭkurantino de estonta morto al iu ano de sia mortema parencaro. Alifoje, ŝi estos videbla dumnokte kiel mortkitele vestita virino, kaŭrante sub la arbaro, vualitvizaĝe ploranta; aŭ ŝi transflugas, dum la luno brilas, kriante dolorege. La plorado de tiu ĉi spirito estas pli malĝojiga ol ia alia monda sono, kaj kiam ĝi estas aŭdata dum la nokta trankvileco, antaŭsignas neevitablan morton al iu familiano.

La Banshee eĉ sekvadas la antikvan rason trans la maregon al malproksimaj landoj, ĉar malproksimeco kaj tempospaco tute ne prezentas malhelpaĵojn al la mistika povulo, kiu estas elektita por profeti pri morto al familio. Pri tiu ĉi tempo, bone aŭtentigata ekzemplo sin prezentis antaŭ kelkaj jaroj, kaj personoj nun vivantaj povas atesti pri ĝia vereco:

Ano de la antikva gento, O'Grady, estis almigrinta Kanadon, verŝajne tre malproksimiĝinta de ĉiuj amikoj, tradicioj kaj strangaj influoj de la lando prapatra. Sed unu nokton oni aŭdis strangan kaj dolorplenan ploradon ekster la domo. Nenia vorto estis ekparolata; nur flugadis tra la nokta aero terura krio kvazaŭ oni multe suferis per malfeliĉeco. Malgraŭ la plej zorga enketo, neniu estis vidita en la proksimeco de la domo je tiu horo, kvankam kelkaj personoj klare aŭdis la strangajn fantomsonojn. Sentis la tuta domanaro grandan teruron, kvazaŭ ia supernatura influo ilin ombris.

La morgaŭan tagon okazis, ke la sinjoro kaj lia unuenaskita filo faris boatekskurson ĉirkaŭ la promontoro, kaj, pro tio ke ili ne revenis je la kutima horo, oni tre malkvietiĝis kaj sendis fiŝkaptistaron al la marbordo, por ke ili faru serĉon. Sed nenio okazis, ĝis, je la preciza horo de la nokto kiam la spiritkriado estis aŭdita la antaŭan tagon, oni ekvidis aron da homoj alproksimiĝantaj la domon, kun ili portantaj la kadavrojn de la patro kaj filo, kiuj estis dronintaj per la subita renversiĝo de la boato dum la lando estis videbla, sed ne sufiĉe proksima, por ke helpo alvenu ĝustatempe.

Tiamaniere la Ban-Sidhe plenumis sian mision sortan, post kio ŝi malaperis kaj la spirita kriado ne plu estis aŭdata.