sub la blua ĉiel'
flugis vi kiel anĝel'
ni kune kuris
ni kune ludis
ni kune veturis
ni kune babilis
apud la mar'
kien ni venis iam en la somer'
post kelkaj tagoj
ni preparas por reveno
mi vestas min malgaje
kun neniom da vortoj
mi turniĝas kaj diras
"ĉu vi povas kune reveni?"
kaj ŝi diras "ne, ne,
ni ne povas kune vivi plu"
* de frumaten' ĝis malfrua vesper'
mi oferis vivon al la firm'
se ili donos al mi la sun',
laboros mi la tutan tagon
a volas mi mian firmon
aĉeti novan ĉerkon
por dormi eterne
en la frumaten'
kiam mi venis firmon
post la densa trafik'
estis tie neniu
escepte de malŝata superul'
mi vidis lin ne direkte
li vidis min senpere
post riproĉo longa
trinkis mi kafon sen suker' sen lakt'
aperis tuj dokumentoj
por legi kaj plenigi
volis mi mian superulon
doni fortan kafon
por dormi neniam
(ripetu *)
ŝatas mi esti ĉe vi, ŝatas mi kanti por vi
por via konsol', konsol'
mi povas sekvi vin jes, vi povas konduki min
al la ĉiel', ĉiel'
per via konsol', konsol'
kiel vi pensas, se mi penas ĝuste kiel vi konas?
kiel vi sentas, se mi vivas ĝuste kiel vi celas?
vi diras al mi, ke vi povas doni forton al mia kor'
mi timas ofte, ke mi perdos celon en mia viv' por vi
via konsol', konsol'
ŝi diris, "via planed' mortiĝos en '89"
ili diris, ke ŝi jam freneza estas preskaŭ
iu diris nutrante per troa benzin'
"ja malkara estas la kost'
plu da por mia granda aŭt'"
*nun mi kuraĝas diri, ke mi komprenas ŝin
sed nia planed' eksplodos sen ŝi
nur se revenus ŝi, nur se la viv'.....
ŝi diris, "la fino havos ĉerkon en '89"
oni diris, ke ŝi jam freneza estas preskaŭ
oni ridis ŝin fumante per kamentub'
"jam estas pli bela ol kubo
jam japanio for de paniko"
(ripetu *)
* serio da ve' degelanta en te'
kun sukero, kun kremo
multe da ĝoj' atendanta sur voj'
al feliĉo, al fetiĉo
turnas min al fantazio
en malfrua nokt', la blua tag'
turnas min al iluzio
kun neniu ĉe mi, la blua tag'
en blua tago sen vi
mi vidas sola televidon
fantomo en la ekran'
ridas min sen rezon'
telefonon tuŝas mi
parolilon enmanigas
sed venas la ideo,
ke ŝi dirus, ke ne
(ripetu *)
malfacile aŭdiĝas vortoj de mallum'
facile videblas la sunleviĝo
mi montras la vojon
tamen nenio okazas al vi
via ĝisnuna maniero ĉiam ajn.....
mankas al mi la temp' por vin aŭskulti
mankas al mi okazo por helpi al vi
vi devas vin denove trovi por vi mem
ja estas jam la temp'
kiam anstataŭ vi
mi ludas la rolon
konstante por mi mem
* mi diros, "jes esenca
vi estas ja necesa
por min savi de pala melankoli' "
mi devas paroli multe
sed ĉiam paroli mute
mi devas ĉion ŝanĝi en mia kor'
ni ŝanĝos ĉion ja sur la ter'
(ripetu *)
vivas li sen familio
tamen li kun iluzio
scias neniu la kialon,
kial ne allogas lin homa socio?
li ŝatas babili kun multe da bestoj
li forgesas paroli per homaj vortoj
* bestoj amas lin
birdoj amas lin
arboj amas lin
sed kial ni ne povas ami lin?
kial ne?
jes, pli da vortoj al li
ĵetu al li vorton
jes, pli da temp'
donu al li manon
li ŝatas promeni kun multe da bestoj
li forgesas konduti per homaj vojoj
(ripetu *)