Ni ne konas alilandojn,
ekskluzive de Uson'.
Ni ĉiam vidas mondon
en usona ĵurnal'.
Ja tia mizerul' en mizera land'....
* Ĉu flavas nia haŭt'?
Ĉu nigras nia kor'?
Ĉu best' 'stas vespert'?
Ĉu bird' 'stas vespert'?
Ni, flava blankul' en Azi'.
Ja nenie estas vorto ĉi tie:
Respondec', Fidindec'.
Forĵetis ni tion ja en river'.
Mensogo alte virtas nun plu.
Tia mizerul' en mizera land'....
Ni ne ŝatas azianon,
ĉar similas li al ni.
Ni ne ŝatas usonanon,
ĉar ni ne samas al li.
Ja tia mizerul' en mizera land'....
(Ripetu *)