Nun dezerta restas plaĝo, regas vento de la vintro,
kaj la ondoj bategas kontraŭ murojn de la kajo,
dum senĉesa fal' de pluv'!
Unu aĵo restas, de la tagoj de l' bontempo.
Estas la knabo tute sola. Laŭ la plaĝo li iradas
en revo pri la knabin'!
Povra knabo!
Nun li sopiras!
Ĉi tiu rakonto nur montras ke vivo similas al ondoj en mar'!
Pintoj kaj valoj, benoj kaj damnoj kunlaboras kiel jin' kaj jang'!
Vere necesas memori ke vivo simple estas aventur'.
Hieraŭ feliĉo, hodiaŭ tristeco,
sed sciu ke ni vivas nun.
Kaj nur nun.
Nek hieraŭ, nek morgaŭ!
Nur hodiaŭ!