RIISMA ESPERANTO
(Reguligo kaj senseksismigo de Esperanto)
PREZENTO DE RIISMO
En riisma Esperanto:
- La pronomo ri anstataŭas la pronomojn li kaj
ŝi.
Oni ne uzas la pronomojn li kaj ŝi.
- La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso
-in-.
Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aŭ por
precizigi ĝin, kiam necese.
- Ĝenerale la radikoj sen sufikso -iĉ- aŭ
-in- ne indikas sekson.
Ankaŭ la dudeko
da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj
kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso
-in-, devus ricevi senseksan signifon. Tamen, se
estas danĝero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto,
oni povas aldoni la prefikson ge-, kiam neniu el la
sufiksoj -iĉ- kaj -in- estas uzata.
Ekzemple, dentisto estas dentistiĉo
aŭ dentistino; (ge)patro estas
patriĉo aŭ patrino.
La ĉefaj vortoj, ĉe kiuj la prefikso ge- povas esti utila,
estas:
- avo edzo fianĉo filo frato kuzo nepo nevo onklo patro vidvo
- bubo knabo viro
- fraŭlo grafo princo reĝo sinjoro
- amiko
ARGUMENTOJ POR RIISMO
Forigo de ofta argumento kontraŭ Esperanto
Ebla 'seksismo' de Esperanto estas danĝera por ĝi,
ĉar ĝi povas iĝi facila atakilo kontraŭ ĝi.
Plie, kvankam estas malfacile taksi, kiom da homoj rezignas pri
Esperanto pro 'seksismo', ĝuste ĉar ili malaperas el la
Esperanto-komunumo, verŝajne temas pri pli ol nur kelkaj homoj.
La ekzisto de speco de Esperanto, kongrua kun la tradicia, kiu ne
estas 'seksisma', faras Esperanton pli alloga por tiuj homoj.
Kontribuo al neseksisma pensado
Preskaŭ neniu asertas, ke per ŝanĝo de la lingvo oni
povas tuj ŝanĝi pensmanierojn, kaj la riistoj ne apogas
sin sur la ideo, ke senseksisma lingvo nepre kondukas al senseksisma
pensado. Tamen oni povas imagi, ke la simetria uzado de -in-
kaj -iĉ- eventuale forigas subkonscian instigon al la
kredo, ke iĉoj estas pli gravaj aŭ fundamentaj ol inoj,
kaj la pronomo ri forigas la neceson ĉiam konscii pri
la sekso de priparolatoj kaj malfaciligas diskriminacion, kvankam
estas klare, ke li kaj ŝi ne estas per si mem
seksismaj.
Faciligo kaj plikonvenigo
Ne plu necesas uzi specialajn rimedojn por paroli pri hipotezaj homoj
(ekzemple: "Se uzanto postulas perfektan kvaliton, [ li aŭ
ŝi/tiu/ĝi ] devas ofte aĉeti novan inkrubandon.").
Ne plu necesas memori la sekson de priparolatoj aŭ indiki sian
sekson al tiuj, kiuj eble volos paroli pri oni. En ĉi tiu epoko
de skriba komunikado kaj evoluo (foje kunfandiĝo) de historiaj
sociaj roloj por la seksoj, la neceso scii la sekson de iu por
senartifike paroli pri ri estas nura ĝeno.
Reguligo kaj internaciigo
Kvankam ekzistas aliaj ekzemploj de malreguleco en Esperanto, la
distingo inter la du seksoj nur en la tria persono singulara estas
vere nur historia akcidento bazita sur la plejparte hindeŭropaj
ŝablonoj de la lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Forigo de tiu
strangaĵo reguligas kaj internaciigas la pronoman sistemon de
Esperanto kaj tial faciligas ĝin, aparte por neeŭropanoj.
Oni aldonu, ke riismo forigas la ĥaoson pri la uzado de
-in- ĉe ne klare iĉaj vortoj.
OFTAJ KONTRAŬARGUMENTOJ
"Oni ne bezonas riismon; la lingvo jam perfektas"
Tio estas ebla sinteno, kaj la riistoj nepre ne intencas devigi al
ĉiuj ekparoli riisme. Same kiel pri Esperanto mem, iuj homoj
sentas la bezonon je riismo, kaj do ekuzas ĝin, opiniante, ke
ĝiaj avantaĝoj superas ĝiajn malavantaĝojn.
Ĉiu parolu kiel ri volas.
"Riismo estas nura usoneca 'politika ĝusteco'"
Riistoj tute ne intencas sekvi la ekstremojn de la politika
ĝusteco movado, kiu celas 'sanigi' lingvo-uzadon per
eŭfemisma kripligo de ĝi. Riistoj simple celas pli
senpartian kaj pli logikan lingvon, bonŝance atingebla per du
esence supraĵaj ŝanĝoj al la lingvo-uzado.
"Oni ne bezonas pronomon ri, ĉar oni povas simple uzi
li aŭ ŝi"
Jes ja, sed tiel oni klare esprimas la fakton, ke oni ne scias la
sekson de la priparolato. Riistoj uzas la pronomon ri
anstataŭ li kaj ŝi, ne apud ili, kaj tial
ili povas same facile paroli pri iu, kies sekson ili ne scias, ol pri
iu, kies sekson ili scias, kaj ili ne devas malkaŝi sian scion
aŭ nescion. Ili eĉ ne devas konscii pri sia scio aŭ
nescio.
"Oni ne bezonas pronomon ri, ĉar oni povas uzi
korelativon"
Jes ja, sed riistoj havas pronomon, kiun oni povas uzi ankaŭ por
homoj de konata sekso. Se oni uzus anstataŭ singularaj pronomoj
nur korelativojn por aludi homojn, oni havus tre strangan lingvon,
ĉar oni devus kutimiĝi al nova sono por pronomo, kaj oni
havus novan konfuzon inter homoj kaj aĵoj.
"Oni ne bezonas pronomon ri, ĉar oni povas uzi la
pronomon ĝi"
Jes ja, tion diris Zamenhof mem. Sed Zamenhof ne proponis, ke oni
ĉesu uzi la pronomojn li kaj ŝi kaj uzu
la pronomon ĝi por ĉiuj homoj, eĉ por tiuj,
kies sekson oni scias. Oni eble povus fari tion, sed ĝi estus
granda reformo de la lingvo, multe pli granda ol riismo.
"Oni ne bezonas sufikson -iĉ-, ĉar oni jam havas
prefikson vir-"
La vorto viro enhavas samtempe tri signifojn; la prototipa
aludato estas homa, iĉa kaj plenkreska. Kiam oni uzas la
saman radikon kiel prefikson, ĝenerale nur la iĉa senco
efikas, sed pro la kunesto de la aliaj du sencoj vir- ne
estas perfekta kunulo de -in-. Notu, ke praktike oni ne
uzas prefikson vir- ĉe homoj; en tradicia liisma
Esperanto oni diras "vira kuracisto", ne "virkuracisto", kaj la duan
formon oni eble eĉ miskomprenus kiel "kuracisto por viroj".
Kaj vir- evidente ne estas prefikso en la kunmetaĵo
virino.
"Ri estas tro simila al li"
La formo de la nova senseksa pronomo estas longe diskutita. Necesis
kompreneble elekti formon, kiu aspektas kiel pronomo, kaj kiu
ne jam havas alian signifon. Simileco inter du pronomoj de la
sama pronomsistemo estus grava malavantaĝo kaj estus forta
argumento kontraŭ la uzado de ekzemple ĵi apud
ĝi. Sed la pronomoj li kaj ri
apartenas al apartaj pronomsistemoj kaj ne estas uzataj apude aŭ
kontraste, do ilia simileco ne estas problemo. Oni povus ja inventi
dialogon, en kiu liisto kaj riisto, kiuj malbone distingas la sonojn
L kaj R ekzemple pro tio, ke iliaj (ge)patraj lingvoj ne havas la
distingon, miskomprenas sin, sed la reala danĝero ne estas
granda. Konsideru, ke la germana pronomo sie povas signifi
iun el ŝi, ili aŭ vi (formale),
sed germanoj malofte konfuziĝas pro tio.
"Riismo kaŭzos miskomprenojn"
Riistoj konas ankaŭ la liisman lingvon kaj povas rapide
konstati, ĉu parolanto estas riisto aŭ liisto. Liistoj
povas scii nenion pri riismo, sed praktikaj spertoj indikas, ke
ili senprobleme komprenas la riisman lingvon, eĉ se ĝi
ŝajnas al ili stranga. Preskaŭ ĉiu Esperantisto
jam renkontis la sufikson -iĉ-, kaj oni povas tuj
kutimiĝi al pasiva uzado (komprenado) de ri. Notu,
ke kun la uzado de ge- ĉe vortoj de la kategorio de
patro, neniu vorto ricevas novan signifon pro riismo.
Ekzistas en reala Esperanto multe pli danĝeraj fontoj de
miskompreno ol riismo (ekzemple alielismo; ĉu alie
signifas alimaniere aŭ aliloke?).
"Riismo estas disdialektiĝo"
Riismo estas tre videbla ŝanĝo, sed tute supraĵa.
Interkomprenado estas tute senproblema, kaj oni eĉ povas
elekti paroli Esperanton kaj riisme kaj liisme, depende de la
situacio. Kompare ekzemple kun la ata/ita aŭ landnoma skismoj,
ĝi estas sendanĝera. Riismo sekvos la vojon de ĉiuj
ĝisnunaj lingvaj ŝanĝoj: iuj proponas ion kaj ekuzas,
kaj la aliaj aŭ sekvas aŭ ignoras. La manko de centra kaj
respektata organo por lingvo-planado malebligas ajnan alian metodon
evoluigi nature la lingvon.
"Riismo estas kontraŭfundamenta!"
Kun la uzado de ge- ĉe vortoj en la kategorio
de patro riismo redifinas la signifon de neniu
fundamenta vorto; do ja eblas paroli eĉ kaj riisme
kaj nekontraŭfundamente. Sen ge- riismo nur
plilarĝigas la signifon de kelkaj fundamentaj vortoj. Oni povas
konsideri ri kaj iĉo kiel neologismojn,
kaj la neuzado de li kaj ŝi ne estas pli
kontraŭfundamenta ol la neuzado de ci. Oni evitu uzi
argumentojn pri 'kontraŭfundamenteco' se oni ne povas indiki
kiel io estas tia!
"Pli bone estus havi ĉiujn pronomojn, ri, li kaj
ŝi"
Riistoj ĉiam uzas la pronomon ri, eĉ kiam
ili bone scias la sekson de la aludato; la pronomoj li
kaj ŝi estas por ili arkaikaj. Venas ofte la
propono, ke oni enkonduku la pronomon ri (aŭ
ŝli k.s.) sed samtempe retenu la pronomojn li
kaj ŝi kaj uzu ĉiujn kune, kiel erojn de la sama
pronomsistemo. Se oni farus tion, ri neeviteble esprimus
la signifon, ke la parolanto ne scias aŭ intence kaŝas la
sekson de la aludato, dum ĝi tute ne havas tiun signifon por
riistoj, kiuj ĉiam uzas ĝin.
Kontraŭ la samtempa uzado de ri, li kaj
ŝi oni povas meti diversajn argumentojn, ekzemple ke
ri kaj li estas tro similaj, ke neniu dokumentita
homa lingvo havas tian pronomsistemon kaj tial ĝi eble estas
nenatura, aŭ ke oni tute ne bezonas kroman pronomon por aludi
homojn de nekonata sekso, ĉar jam ekzistas pluraj rimedoj por
tion fari ene de klasika Esperanto. Tiuj argumentoj estas bonaj,
sed ili ne estas argumentoj kontraŭ la riismo ĉi tie
prezentata.
Oni povas aldoni, ke nova distingo inter "homoj, kies sekson mi volas
esprimi" kaj "homoj, kies sekson mi ne volas esprimi" estus eĉ
pli ĝena kaj embarasa ol la deviga distingo inter inoj kaj
iĉoj, kiu ekzistas en klasika liisma Esperanto.
"Riismo komplikigas la lingvon"
Temas pri nur du novaj elementoj, ri kaj -iĉ-,
kiuj estas tiom oftaj, ke oni rapidege lernas ilin. En lingvolernado
estas malfacile lerni novajn distingojn, sed ignori konatan distingon
ne estas malfacile. Do riisma Esperanto estas same facila kiel
liisma Esperanto por lernantoj, kies lingvoj havas seksan distingon
de la pronomoj, kaj konsiderinde pli facila ol liisma Esperanto
por lernantoj, kies lingvoj ne havas tian distingon (ekzemple la
ĉina kaj la finna).
"Riismo kaŭzas perdon de esprimpovo"
La enkonduko de -iĉ- ebligas pli klarajn distingojn kaj
riĉigas la lingvon. La neuzo de li kaj ŝi
kaŭzas nur tre etan perdon de esprimpovo, ĉar oni
ĉiam ja povas esprimi la sekson, se necese, per uzado de
-iĉ- aŭ -in-. En beletro la pronomoj
li kaj ŝi daŭre estos disponeblaj, same
kiel ci. Rimarku, ke li kaj ŝi
utilas en aludado, nur kiam temas pri unu iĉo aŭ unu ino
respektive.
"Estas malfacile relerni"
En Kembriĝa Esperanto-Grupo oni trovis, ke oni povas tre rapide
kutimiĝi al la uzado de ri aŭ kun ĉiuj
esperantistoj, aŭ nur kun kelkaj. Post kelkaj semajnoj oni ne
plu faras erarojn. La uzado de -iĉ- estas iom pli
malfacile lernebla, precipe ĉar ĝi estas malpli ofte
bezonata ol ri, sed ankaŭ ĝi ne estas granda
problemo.
HISTORIO KAJ ESTONTECO
Pro la evidenta analogeco "panjo - patrino : paĉjo -
patriĉo" la sufikso -iĉ- estas multfoje kaj
sendepende inventita de multaj diversaj homoj. Verŝajne
ankaŭ la pronomo ri havas multajn inventintojn; se oni
metas vokalon I post ĉiu konsonanto kaj forstrekas la radikojn,
kiuj estas jam uzataj aŭ kiuj tro similas al alia pronomo, kiun
oni intencas daŭre uzi, restas nur malmultaj ebloj.
Pri la estonteco de -iĉ- kaj ri estas
malfacile prognozi, sed oni povas almenaŭ konstati, ke
kelkaj homoj jam parolas la riisman lingvon, kiun priskribas
kaj defendas ĉi tiu dokumento; riismo ne estas teorieca
propono sed jam enradikiĝinta praktikaĵo. La celo de la
dokumento estas prezenti riismon kaj rebati kelkajn ne tre bonajn
kontraŭargumentojn. Ĉiu povas mem decidi, ĉu ri
preferas paroli riisme aŭ liisme; espereble neniu devigos aliajn
paroli Esperanton tiel aŭ ĉi tiel.
Se iu volas diskutigi riismon en loka grupo aŭ eksperimente
ekuzi la riisman lingvaĵon, la kunverkintoj de ĉi tiu
dokumento ŝatus ricevi raporton. Ni bonvenigos ĉiajn
komentojn, laŭdajn aŭ plendajn. Bonvolu libere (sed
senŝanĝe!) disdoni ĉi tiun dokumenton.
Edmund GRIMLEY EVANS, St John's College, Cambridge, CB2 1TP, Britujo
B. Robert HELM, Department of Computer and Information Science,
University of Oregon, Eugene, OR 97403, Usono
Konrad HINSEN, Gelderner Str. 22b, D-52428 Juelich, Germanio
Marko RAUHAMAA, 450 Via Colinas, Westlake Village CA 91361, Usono
Mark RISON, Gonville & Caius College, Cambridge CB2 1TA, Britio
Marianne WELLE, 12 Sherlock Road, Cambridge, CB3 0HR, Britio
1994-07-05